Probal Dasgupta | |
---|---|
Probal Dasgupta parolante en la Malferma Tago de UEA, printempo 2008 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1953 (71-jaraĝa) en Kalkato, Barato |
Lingvoj | Esperanto • angla • franca • germana • sanskrito • bengala |
Ŝtataneco | Barato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1967–) lingvisto tradukisto verkisto universitata instruisto esperantologo |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | liaj tradukoj |
Verkis en Esperanto | liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | prezidanto de UEA (2007–2013) |
Probal DASGUPTA, foje esperantigita kiel Daŝgupto (naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kalkato) estas barata esperantisto kaj leksika esploristo, en la jaroj 2007–2013 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Li estis elektita por trijara periodo en la jokohama Universala Kongreso en aŭgusto 2007 kaj reelektita en la 95-a UK en Havano en 2010.
Probal Dasgupta doktoriĝis en Novjorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj.
En la universitato de Hajderabado, li estas profesoro pri aplika lingvistiko ekde 1989 kaj estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Hindion” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj junuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto de 2006, li entreprenas en la Hinda Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.
Krom sian denaskan lingvon, la bengalan, li parolas ankaŭ la anglan, la francan, la germanan, la sanskritan, kaj Esperanton.
En 2021 la Premio Vidyasagar-Dinamoyee estis aljuĝita al Probal Dasgupta. Tiun ĉi premion, rilatantan al la tuta verkaro de la respektivaj aljuĝitoj, la registaro de la gubernio Okcidenta Bengalio (en Barato) lanĉis en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820–1891).[1][2]
En Esperantujo, li estas konata ĉefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. En 1983 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto.[3] Li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001, kaj ĝia prezidanto en 2016.[4] Komence de 2019, li estis reelektita al la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[5]
Jam kiel 17-jarulo (1969-1970) li korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore, pri la ata-ita-problemo kaj pri frazeologio DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, helpante el vidpunkto de la lingvoj bengala kaj hindia. Kalocsay traktas kun li komplikajn gramatikajn problemojn, kvankam li scias pri lia juneco (gratulas lin pro abiturientiĝo) (vidu: Selektitaj Leteroj de Kálmán Kalocsay, Budapest 2006).
Al la movada vivo, li kontribuas ekde la Rejkjavika UK en 1977. Tuj post la Rejkjavika kongreso, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979, kion faciligis la ĉeesto de Ralph Harry kiel la estro de la aŭstralia delegacio en UN. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.
Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983-86). En UK-oj, li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de la Federacio Esperanto de Barato (1987-89) – kiun li kunfondis en 1982 – li poste iĝis la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.
Ekde 1990, li estas kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado).
De 2007 li kunredaktas la novan revuon Beletra Almanako kune kun Jorge Camacho (ĉefred.) kaj István Ertl.
Printempe de 2007 li kandidatis por la posteno de la prezidanto de UEA, kaj estis tiel elektita. En 2010 li reelektiĝis kiel prezidanto kaj oficis ĝis 2013.
Kontribuis al BA1.
Trovu « Probal Dasgupta » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Renato Corsetti | 2007–2013 | Mark Fettes |