Protestado en Irano en 2009 komenciĝis post la anonco de la oficiala rezulto de la prezidanta balotado. Laŭ ĝi la prezidento de la lando Mahmud Ahmadineĵad ricevis 62,63 %, lia ĉefa rivalo Mir Hosejn Musavi — 33,75 %.
La subtenantoj de Mir Hosejn Musavi eliris sur la stratojn sub la devizoj "For la diktatoro!" kaj "Mortu la diktatoro!".[1] Musavi deklaris ke li "ne cedos al la tiu manipulado" kaj avertis ke konduto de iuj politikistoj dum la balotado "skuas la politikajn fundamentojn de la lando".[2] Li diris ankaŭ ke postulos la rebalotadon.[3] Baldaŭ aperis kaj estis vaste disvastigita tiel nomata "vera rezulto", laŭ la opozicio originita el la ministrejo pri interna aferaj. Laŭ tiu dokumento Musavi ricevis 19,075,623 voĉoj, Mehdi Karubi — 13,387,104 voĉoj, Mahmud Ahmadineĵad — 5,698,417 voĉoj, Mohsen Rezai — 2,754,218 voĉoj. La 17-an de junio irana reĝisoro Mohsen Maĥmalbaf kaj la irandevena verkistino Marjane Satrapi, loĝanta en Francio, reprezentis tiun dokumenton al Eŭropa Parlamento kiel aŭtentika.[4] La potencoj nomis tiun dokumenton falsaĵo.
Trita Parsi, la prezidanto de la "Nacia Usona-Irana Konsilio", rakontis al la televidstacio Al-Ĝazira, ke la naturo mem de la venko estigas "multajn demandosignojn". "Estas tiel multe da strangaĵoj. Ili estas egale raportantaj, ke Ahmadineĵad gajnis en la urbo Tabriz, kiu estas la hejmurbo de Musavi, kun 57 %. Tio ja estas ekstreme neverŝajna. Kial la voĉdonoj estis kalkulitaj tiel rapide, malgraŭ tio, ke la balotado eĉ malfermiĝis ses horojn pli malfrue ol antaŭplanite?".[5] Polico brutalo dispeladis manifestaciojn, kiuj baldaŭ trakreskis en tumultoj.[6][7] Vespere la 13-an de junio en Tehrano oni elŝaltis movtelefonion.[8] Facebook kaj YouTube denove estis nealireblaj[9] Laŭ komuniko de la irana bloganto Reza ekde la 10-an de junio ne eblis sendi kaj ricevi SMSon tra la lando, tre malbone funkcias poŝtelefono, Interreto paneas kaj tre malrapide eblas retumi, ne funkcias mesaĝilo Yahoo, kiun uzas pli ol 90 % de iranaj retuzantoj. Al la 17-a de junio mesaĝilo Yahoo denove funkciis, sed ne ĉiam glate.[10] Laŭ Al-Ĝazira la tumultoj de la 13-a de junio iĝis la plej grandaj post la Irana revolucio.[11]
La kvanto de protestantoj en Tehrano atingis 100 miloj da homoj.[12] Polico aplikis pulvopafilon, akvon kaj gason, preskaŭ ĉiutage estigis novaj viktimoj.[13] Ahmadineĵad komparis la protestanoj) kun futbalaj ŝatantoj malkontentiĝitaj kun malvenko de siaj teamoj. Li ne respondis la demandoj pri batado de homoj per policanoj, kaj nomis sian elektiĝadon sanan kaj puran.
La 15-an de junio la irana Ministerio pri Internaj Aferoj publikigis rezultojn de la kalkulado de balotiloj en diversaj provincoj kaj urboj. Laŭ la rezultoj Mousavi gajnis pli multajn balotilojn ol Ahmadineĵad nur el Tehrano kaj aliaj malmultaj regionoj kaj malsukcesis en plejparto de provincoj kaj urboj de la lando.[14] La mitingoj de la protestoj trapasis kaj ekster Irano: ĉe la ambasadorejoj en Parizo,[15] Berlino,[16] Londono,[17] Romo,[18] Amsterdamo[19] kal aliaj urboj.
Ekde tiu tago sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj okazas "silenta manifestacio". Homoj silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Ili kunportis fotojn de Musavi, kaj bildojn, sur kiuj skribita estas “kie estas mia voĉo?” Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar".
La 19-an de junio Ajatolo Sejed Ali Ĥamenei faris parolon en la Teherana universitato kaj diris, ke en la okazinta prezidanta balotado ne eblas aperi grandskala manipulado de balotiloj; kandidatoj kontestantaj la elektadan rezulton devas serĉi solvon laŭ la leĝa vojo, sed ne devas premi la aŭtoritatojn per surstrataj protestoj. Li avertis, ke oni devas tuj haltigi la protestojn, alie gvidantoj de tiuj devas porti respondecon pri iu ajn sangado, perforto kaj tumulto.[20]. Ajatolo kulpigis Musavi kaj Karubi pri gvadado de protesto, kaj diris se la protestoj daŭrigus dum postaj tagoj, li agos pli serioze.
La 20-an de junio en Facebook kaj YouTube estis disvastigita la filmeto, kiu kaptis la murdon de la 27-jaraĝa irananino Neda Aga-Soltan sur Keshavarz bulvaro en Tehrano. Persono kiu poŝtis filmon skribis ke li estas doktoro, kaj li ĉe estis kiam el plafono okazis pafado, kaj ŝajnas ke pafantano estis ne-uniformano. Li skribas ke li rapidis hepli, sed la virino forpasis post du minutoj. En la filmo aŭdebla estas voĉo de viro: “Kara ne timu, Neda ne timu!”. [21] Neda en farsi signifas "voĉo" aŭ "alvoko". Tiu evento eĥis tutmonde.[22] Baldaŭ aperis alia filmo, kaptita en Tehrano, en kiu multaj homoj prenite unu la aliajn manojn, diris: “Ne timu, ne timu, ni estas kune kun!”.
La 22-an de junio la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio oficiale deklaris, ke ĝi estas preta subpremi la protestadon.[23] La 23-an de junio 70 universitaj profesoroj post vizito al Musavi estis arestitaj.[24] [25] La (stud)jarfinaj ekzamenoj de la plimulto da universitatoj estas nuligitaj. La subtenantoj de Musavi ĉiunokte je la 22a horo devizas "Allaho Akbar" kaj "Morto al diktatoro".[26] Samtage aperis la informo ke la eks-kandidato Mohsen Rezai rifuzis siajn pretendojn pri la leĝrompoj por ke ne plu maltrankviligu situacion en la lando.[27]
La 26-an de junio la Konsilio de la Gardantoj deklaris ke post la dektaga rekontrolo de la rezulton de la balotado ĝi ne malkaŝis iujn ajn seriozajn leĝorompojn.[28] La 27-an de junio Musavi rezignis partopreni en la laborado de la speciala komisiono, kiu estos kreita por la enketo de eventualaj leĝrompoj dum la balotado. Li diris, ke estas ununura la decido vera — rebalotado.[29]
La 28-an de junio en Tehrano koliziis kun polico almenaŭ 3,000 (laŭ aliaj taksoj — 5,000) protestintoj.[30] Oficiale la aranĝaĵo estis dediĉita al la datreveno de la pereo de ajatolo Mohammad Ĥosejni Beheŝti, la prezidanto de la Kortumo de Irano, kiu pereis la 28-an de junio 1981 rezulte de la eksplodo en la ŝtabo de la Islama respublika partio de Irano; do la potencoj ne povis malpermesi la aranĝaĵon. Tamen polico fermis ĉiujn stratojn je radiuso 1 km kaj brutale batis la manifestantojn. Mehdi Karubi estis devigita forkuri de tie en furgono.[31] Samtage estis arestitaj 8 (pli malfrue oni diris pri 9) iranaj kunlaborantoj de la ambasadorejo de Britio, kiujn oni suspektis pri la partoprenado en la tumultoj.[32]
La 29-an de junio Ajatola Ahmad Ĝanati, la prezidanto de la Konsilio de la Gardantoj, definitive konfirmis la venkon de Mahmud Ahmadineĵad en la balotado. Oni deklaris, ke tiu decido estis farita unuanime.[33][34][35]
La 8-an de julio la internaciaj neregistaraj organizaĵoj kiel Amnestio Internacia, Informraportistoj senlimaj (angle Reporters Without Boarder) kaj la PEN Club deklaris la 25-an de julio kiel la internacia tago de solidareco kun iranaj protestantoj.[36]
La 9-an de julio ĉ. 200-300 homoj ekiris al Teherana universitato por okazi la mitingon honore de la 10-an datrevenon de la studenta protestado 1999 jaro. Polico aplikis larmigan gason.[37]
La 12-an de julio laŭ informo de la bloganto Reza, la prokuroro de Tehrano komunikis la familion de 19-jaraĝa Sohrab Arabi, ke kies parenco, arestita dum manifestacio la 20-an de junio, mortis kaj ili povas ricevi kadavron. La junulo troviĝas en la prizono Evin.[38]
La 17-an de julio dum vendreda preĝo en Tehrana universitato Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani alvokis la iranan popolon al unueco. Li ankaŭ alvokis la registaron liberigi arestitojn dum la protestado, partopreni la funebron pri vunditaj kaj mortigitaj kaj krei la kondiĉojn por libero de amaskomunikiloj. Post la prediko, miloj da adeptoj de Musavi, kunvenintaj apud universitato, ekkriis diversajn devizojn kaj tuj estis dispelitaj de polico per larmiga gaso. Ĉ. 15 homoj estis kaptitaj.[39][40][41] Samtage nekonataj civilvestitaj homoj atakis Mehdi Karubi, kiu ĉe la enirejo en Tehrana universitato eliris el aŭto.[42] Poste aperis la informo pri la aresto de 36 oficiroj de la irana armeo pro ties aspiro vizitu la predikon de Rafsanĝani. Ili decidis veni uniformitaj por protesti kontraŭ registaraj agadoj.[43]
La 20-an de julio la reprezentantoj de la irana sekreta servo deklaris ke estis malkaŝita la komploto, kiu havis celon mortigi gvidantojn de la opozicio — Mir Hosejn Musavi kaj Mehdi Karubi — kaj kulpigi pri tio potencojn de Irano. Inter komplociantoj, laŭ tiu ĉi deklaro, estis iranaj elmigrintoj.[44]
Nokte la 14-an de junio la israela ĵurnalo "Ha-Arec" informis ke Musavi estis arestita survoje al renkontiĝo kun la supera gvidanto Ajatolo Sejed Ali Ĥamenei.Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2 Ankaŭ estis arestitaj almenaŭ 10 opoziciaj politikistoj,[45] subtenintoj de Musavi.[46] Matene aperis sciigoj ke estas pli ol 100 arestitoj, inkluzive la fraton de eks-prezidanto Mohammad Ĥatami.[47] Tage Zahra Rahnavard, la edzino de Musavi, dementis tiun informon.[48]
La 14-an de junio tuj post la anonco de la oficiala rezulto de la voĉdonado Musavi deklaris, ke li postulos la rekalkulon de la voĉoj. Ankaŭ la plendon en la Konsilio de la Gardantoj donis Mohsen Rezai.[49] Ali Ĥamenei, pli frue alvokadinta subteni la reelektitan prezidanton,[49] ordonis esplori la leĝorompojn dum la baloto.[50] La 16-an de junio la Konsilio de sentineloj decidis fari la rekalkulon, sed ne ĉie, nur kie observintoj rimarkis leĝorompojn.Citaĵa eraro La malfermanta etikedo <ref>
estas misformita aŭ havas netaŭgan nomon; $2 Responde Musavi postulis revoĉdonadon.Citaĵa eraro La malfermanta etikedo <ref>
estas misformita aŭ havas netaŭgan nomon; $2
Ajatolo Ahmad Jannati, prezidanto de la Konsilio, postulis, ke kandidatoj kontestantaj la rezulton rapide prezentu la apelacion kaj liveru atestojn, kaj promesis, ke la konsilio publikigos la juĝon en la leĝa templimo.[14] Laŭ proceduro de la irana elektado la elektada rezulto devas esti aprobata de tiu konsilio. Antaŭ nerefuteblaj pruvoj la konsilio rajtas senvalidigi la elektadon en iuj regionoj aŭ eĉ en la tuta lando. Gajninto de la elektado povas jure enoficiĝi nur konfirmite de la konsilio kaj ricevinte mandaton el la plej alta gvidanto.[14]
Ali Ĥamenei alvokis la malgajnintajn kandidatojn deteni sin de provokoj kaj subteni la reelektitan prezidanton Mahmud Ahmadineĵad.[51] La 19-an de junio li faris parolon en la Teherana Universitato kaj diris, ke en la okazinta prezidaenta elektado ne eblas aperi grandskala manipulado de balotiloj; kandidatoj kontestantaj la elektadan rezulton devas serĉi solvon laŭ la leĝa vojo, sed ne devas premi la aŭtoritatojn per surstrataj protestoj. Li avertis, ke oni devas tuj haltigi la protestojn, alie gvidantoj de tiuj devas porti respondecon pri iu ajn sangado, perforto kaj tumulto.[20].
Ahmadineĵad deklaris ke la prezidanta baloto estis absolute libera.Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2
La irana ministro pri eksterlandaj aferoj Manuĉehr Mottaki nomis la baloton "plej laŭta kaj honesta en la mondo".[52]
Kiel signo de protesto eks-prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani demisiis de ĉiuj postenoj.[53]
La Islama asocio de batalistoj-predikantoj, subtenanta la eks-prezidanton Mohammad Ĥatami, alvokis abolicii la “fraŭdan baloton” kaj rebaloti “en pli trankvila, leĝa kaj justa atmosfero”.[54]
<ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2La 15-an de junio Ken Ballen, la prezidanto de „Terror Free Tomorrow: The Center for Public Opinion” kaj Patrick Doherty, la vicdirektoro de la Usona Strategi-Programo ĉe la New America Foundation publikigis en la usona ĵurnalo "The Washington Post" la rezulto de la enketo, kiu ili faris en la 30 provincoj de Irano de la 11-a ĝis 20-a de majo.[66] Ĝi konsistis el 1.001 intervjuoj kaj havis erarmarĝenon de 3,1 elcentaj punktoj. Ili konkludis ke la rezulto de la balotado estas eble la reflekto de la volo de la irana popolo, ĉar tri semajnojn antaŭ la elekto laŭ tiu enketo Aĥmadineĵad superis per 2 kontraŭ 1, tio esti pli ol montriĝis en la oficiala rezulto. La enketo estis la tria de serio farita dum la lastaj du jaroj. Kondukata telefone el najbara lando, la surloka laboro estis farata en lingvo farsia kaj financata de la Rockefeller Brothers Fund. Eĉ la azeroj, el kiuj devenas Musavi, preferis Aĥmadineĵad al Musavi, per 2 kontraŭ 1. "Multaj komentoj prezentis la iranan junularon kaj la interret-uzantojn kiel partizanojn de la ŝanĝo en tiu elekto. Sed nia enketo montris ke nur triono de la irananoj havas aliron al interreto kaj ke la aĝgrupo de 18-24 estis la grupo plej favora al Aĥmadineĵad inter ĉiuj aĝgrupoj de la loĝantaro", diris aŭtoroj.
Laŭ ties enketo, la solaj demografiaj grupoj favoraj al Musavi aŭ dividitaj inter li kaj Aĥmadineĵad estis la studentoj kaj diplomitoj kaj tiuj irananoj kiuj havas la plej altajn enspeznivelojn. Preskaŭ triono de la irananoj tiutempe deklaris sin nedecidintaj. "La nombroj akiritaj de nia enketo reflektas la rezultojn anoncitajn de la institucioj kaj ŝajnas indiki ke ne ekzistis grandskala fraŭdo", konkludis esplorantoj.
Samtempe preskaŭ kvari irananoj el kvin - inkluzive de plimulto de partizanoj de Aĥmadineĵad - deklaris ke ili deziras ŝanĝon de la politika sistemo kiu ebligus al ili elekti la Plej Superan Gvidanton kaj havigi gazetaran liberecon. Pli ol 70 % esprimis sian subtenon al totala libereco de aliro al la armilinspektistoj kaj al la garantio de Irano ne disvolvos atomarmilojn, interŝanĝe kun eksterlandaj helpo kaj investoj. Kaj 77 % deklaras sin favoraj al normaligo de la rilatoj kun Usono. La irananoj konsideras tiujn esperon kongrueblaj kun sia subteno al Aĥmadineĵad, kiun ili konsideras kiel la plej bonan intertraktanton.
"La akuzoj je fraŭdo kaj manipulado povas nur izoli Iranon iom pli kaj verŝajne fortigi ĝian militemon kaj nefleksiĝemon al la ekstera mondo, — diris esplorantoj. — ...La fakto estas ke la irana popolo eble simple nur decidis reelekti la prezidanton Aĥmadineĵad".[67][68]
|