Péter Ákos Bod | |
---|---|
Péter Ákos Bod (dekstre) en 2014 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1951 (73-jaraĝa) en Szigetvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1975) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ekonomikisto |
Péter Ákos BOD [Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bod Péter Ákos estas hungara ekonomikisto kaj profesoro, kiu laboris kiel politikisto, ministro, parlamentano kaj estro de la Nacia Banko.
Péter Ákos Bod [1] Arkivigite je 2015-03-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de julio 1951 en Szigetvár.
Pri fruaj vivoj de Péter Ákos Bod nun mankas informoj. En 1989 li partoprenis en politika movado por fari finon de la socialismo. Li estis parlamenta deputito en la jaroj 1990 kaj 1991, samtempe ministro pri industrio kaj komerco, poste li estis estro de Hungara Nacia Banko ĝis 1994. En la sekvaj jaroj li paŝo post paŝo forlasis la politikon, sed li ricevis ekonomiajn postenojn eĉ eksterlande. Li instruas en Universitato Corvinus de Budapeŝto. En 2011 li ricevis premion.