Queensrÿche | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Deveno | Bellevue, Vaŝingtonio, Usono | ||||
Ĝenroj | Progresiva metalroko | ||||
Aktivaj jaroj | 1982–Nuntempo | ||||
Eldoninto | 206 Records, EMI, Atlantic, Atco, Sanctuary, Rhino, Roadrunner, Century Media, Cleopatra Records | ||||
Retejo | queensrycheofficial | ||||
Membroj | |||||
Todd La Torre | |||||
Antaŭaj membroj | |||||
Chris DeGarmo | |||||
| |||||
Queensrÿche (prononco: Kŭinzrajŝ) estas usona progresiv-metalroka bando el Bellevue, Vaŝingtonio. Formita en 1982, la bando estas konsiderata unu el la pioniroj de progresiva metalroko: miksaĵo de tradicia ŝtonroko kaj progresiva roko.
Queensrÿche estis la plej grandsukcesa bando en la progresiva metalroko, kun pli ol 20 milionoj da ekzempleroj venditaj tutmonde, aŭ 6 milionoj da albumoj nur en Usono[1]. La grupo estis tre bonfavorita pro sia albumo Operation: Mindcrime (1988), ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj konceptalbumoj de ĉiuj tempoj. Ilia sekvanta albumo, Empire, publikigita en 1990, ankaŭ fariĝis sukceso, inkluzivante la ŝlagran unuopaĵon Silent Lucency. La grupo estis nomumita trifoje ĉe la Grammy Awards por la kantoj de ĉi tiuj du albumoj; Scott Rockenfield (la drumisto ankaŭ estis nomumita al la Grammy de siaj komponaĵoj ekster Queensrÿche.
En 1997, la gitaristo kaj ĉefkantisto Chis DeGarmo forlasis la grupon pro personaj kialoj. Tra la jaroj, li estas anstataŭigita de Kelly Gray, Mike Stone kaj Parker Lundgren respektive. Post publika engazetarigita konflikto en São Paulo, Brazilo, en aprilo de 2012, la kantisto Geoff Tate estis eksigita el la bando kaj anstataŭita de Todd La Torre de Crimson Glory. Rezulte, Tate kaj sia edzino Susan (iama impresario de la grupo inter 2005 kaj 2012) procesas la bandon en Vaŝingtonio. Interkonsento estis trovita, kaj ambaŭ flankoj rajtas uzi la nomon Queensrÿche[2]; Tate tiam fondis sian propran grupon kun la iama gitaristo de la grupo Kelly Gray, kaj membroj de aliaj grupoj kiel Blue Oyster Cult, Ozzy Osbourne, Whitesnake, Dio, AC / DC kaj Quiet Riot[3]. Ĉi-tiu versio de Queensrÿche kun Geoff Tate publikigis albumon, Frequency Unknown la 23an de aprilo 2013, dum la versio de Queensrÿche kun Todd La Torre publikigis sian eponiman albumon la 24an kaj 25an de junio (eŭropa kaj usona datoj respektive). Ambaŭ flankoj travojaĝis turnee samjare en 2013[4].