Raoul Salan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Raoul Albin Louis Salan |
Naskiĝo | 10-an de junio 1899 en Roquecourbe, Tarno |
Morto | 3-an de julio 1984 (85-jaraĝa) en 5-a arondismento de Parizo |
Tombo | Vichy |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Milita speciala lernejo Saint-Cyr (1917–1918) |
Familio | |
Patro | Louis Salan (en) |
Frat(in)o | Georges Salan |
Infano | Dominique Salan (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Raoul SALAN (Roquecourbe, la 10-an de junio 1899 - Parizo, la 3-an de julio 1984) estis franca militisto.
Raoul estis la pli aĝa frato de franca esperantisto Georges Salan, membro de la Franca Rezistado.
Li partoprenis en puĉo organizita de generaloj en 1961. Li kunordigis paralelan militorganizaĵon (OAS), kiu kontraŭstaris la sendependiĝon de Alĝerio. Li estis kondamnita al dumviva malliberejo kaj ricevis amnestion kaj reeniris la militoficistaron.
Raoul Salan aktivis en la armeo inter 1917 kaj 1960, kiam li emeritiĝis kiel generalo kaj la plej dekorita franca militisto.