Rasmus FLEISCHER | ||
---|---|---|
![]() Rasmus Fleischer en 2021
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 19-an de aprilo 1978 en ![]() | |
Lingvoj | sveda • angla vd | |
Ŝtataneco | Svedio ![]() | |
Edukado | doktoriĝanto en historio ĉe Universitato Södertörn. | |
Alma mater | Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo ![]() | |
Familio | ||
Patro | Siegfried Fleischer (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Gisela Fleischer (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | Historiisto, verkisto, muzikisto, ĵurnalisto | |
Laborkampo | Historio, literaturo kaj muziko ![]() | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Politiko, Muziko, Historio | |
Verkoj | La Postcifereca manifesto | |
En TTT | http://www.rasmusfleischer.se/ | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rasmus Fleischer, naskita la 19-an de aprilo 1978 en Halmstad, Svedio (nuntempe loĝanta en Stokholmo) estas sveda historiisto, muzikisto, debatanto kaj verkisto ekde 2006 doktoriĝanto ĉe la universitato de Södertörn, Stokholmo. Li antaŭe laboris kiel ĵurnalisto en la gazetoj Arbetaren, Expressen kaj Arena.
Fleischer estis dum la aŭtuno 2003 unu el la fondintoj de la kopirajtokritikema komunumo Piratbyrån (La Pirata Buroo). Li restas unu el la ĉefparolantoj por la organizo kaj ankaŭ estas fama debatanto en kopirajt- kaj dosiera kunhavigrilataj diskutoj. Li ankaŭ havas la blogon Copyriot.
Li antaŭe studis mezepokan muzikon en la sveda reĝa konservatorio kaj ludas bekfluton en la ensemblo Vox Vulgaris.