Richard Böhm | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1854 en Berlino | |
Morto | 27-an de marto 1884 (29-jaraĝa) en Katango | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Malario ![]() | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() | |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena ![]() | |
Familio | ||
Patro | Ludwig Boehm (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo zoologia kolektisto zoologo ornitologo botanika kolektisto ![]() | |
Laborkampo | Zoologio ![]() | |
Aktiva en | Germana Orient-Afriko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Richard BÖHM (1a de Oktobro 1854 − 27a de Marto 1884)[1] estis germana zoologo kaj esploristo.
Li studis zoologion en la Friedrich-Schiller-Universitato en Jena kun la darvinisto Ernst Haeckel (1834–1919) kaj doktoriĝis en 1877. Lia disertacio temis pri Helgolandaj leptomedusoj.[2] En Aprilo 1880, li kaj Paul Reichard veturis ekspedicie al Zanzibaro kaj poste, en Orienta Afriko, al la orienta bordo de la Lago Tanganjiko kaj la sudoriento de la Lago Upemba,[2] kiun li malkovris por eŭropanoj. Lia korespondado aperis en 1888 sub la titolo Ostafrika, Sansibar und Tanganjika heraus: Von Sansibar zum Tanganjika, Briefe aus Ostafrika von Dr. Richard Böhm (J. A. Brockhaus, Leipzig 1888 Eld. Herman Schalow). Böhm verkis nombrajn artikolojn en Journal für Ornithologie de 1882 ĝis 1887.[3] Li estis unu el la unuaj zoologoj kiuj esploris animalojn inter orientafrikaj stepoj kaj okcidentafrikaj arbaroj kaj malkovris nombrajn novajn speciojn de birdoj.[2] Li mortis pro atako de malario.
Anton Reichenow (1847–1941) kaj Herman Schalow (1852–1925) dediĉis birdospeciojn al li.