Richard Davis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1930 en Ĉikago, Ilinojso |
Morto | 6-an de septembro 2023 (93-jaraĝa) en Madison, Viskonsino |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | pedagogo universitata instruisto ĵazmuzikisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://richarddavis.org |
Richard DAVIS (naskiĝis la 15-an de aprilo 1930 en Ĉikago - mortis la 6-an de septembro 2023) estis usona ĵaza kontrabasisto. Li ludis, interalie, en la albumoj Out to Lunch de Eric Dolphy, kaj Astral Weeks de Van Morrison, pri ĉi-lasta Greil Marcus, la muzikrecenzisto de Rolling Stone, skribis, "Richard Davis ludis la plej bonan basrolon iam ajn en rokalbumo." [1]
Richard Davis studis dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj private la ludon de kontrabaso kaj muzikis en diversaj orkestroj de Ĉikago [2]. Komence de la 1950-aj jaroj li prezentis kun Ahmad Jamal, Charlie Ventura kaj Don Shirley, poste kun Sarah Vaughan kaj Kenny Burrell. Dum la 1960-aj jaroj li verkis kun klasikaj simfoniorkestroj direktataj de George Szell, Leopold Stokowski, Igor Stravinskij, Pierre Boulez, Gunther Schuller kaj Leonard Bernstein. Liaj ĵazkunuloj tiutempe estis Eric Dolphy, Booker Ervin, Andrew Hill, Ben Webster, Stan Getz, Earl Hines, Jaki Byard, Alan Dawson kaj Rahsaan Roland Kirk; krome li ankaŭ kunverkis la (ĵazinfluitan) albumon „Astral Weeks“ de Van Morrison [3].
Kun Michael Fleming, Lisle Atkinson, Milton Hinton, Ron Carter kaj Sam Jones li apartenis ekde 1968 al la ensemblo New York Bass Violin Choir de Bill Lee. Dum la malfruaj 1960-aj kaj en la 1970-aj jaroj li estis membro de la Thad Jones-Mel Lewis-Orchestra. Ekde 1977 li instruas ĉe la Universitato de Viskonsino je Madison, krom tio li koncertis dum multaj internaciaj festivaloj. En 1993 li fondis la Fondaĵon Richard Davis por Junaj Basistoj, kiu sindediĉas al la antaŭenigo de junaj kontrabasistoj [4].
Davis publikigis dekon da albumoj kiel bandestro kaj kunverkis kiel gastmuzikisto pli ol du mil sonregistraĵojn.