Richardus Hibernikus (1295-1360) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Hyberniae primatis Defensorium",
verko eldonita en 1633 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1295 en Dunkalk, Irlando | ||||
Morto | 16-a de decembro 1360 en Avignon, Francio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo, Universitato de Parizo[1] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1347–) katolika sacerdoto aŭtoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Richard FitzRalph, Richardus Armachanus, Richardus Radulphi, Rikardo de Dundalko, Rikardo de Armago (1295-1360) estis irlanda teologo, filozofo, arkidiakono de Lichfield, kanceliero en la Universitato de Oksfordo, ĉefepiskopo de Armago kaj primaso de la tuta Irlando. Li estis unu el la plej influhavaj pensuloj el Oksfordo ĝis la 14-a jarcento kaj regule menciita kiel aŭtoritatulo ĝis la 16-a jarcento.
Al li oni kreditas kiel unu el la pluraj teologoj kiu havis influon sur Benedikto la 12-a ĉe la kreado de lia apostola konstitucio "Benedictus Deus" en la 29-a de januaro 1336. Verdire, Rikardo de Armago estis konsultita de la antaŭa papo Johano la 22-a por venigi al Avinjono kopion de la Oksforda Komento pri la Sentencoj en la epoko de la polemiko pri la beatiga vizio[2].
Ĉefa reprezentanto de la preterlasitaj irlandaj provincoj, li iĝis aŭdaca advokato de la vero, portante la krucon de la kuraĝo kontraŭ la hipokriteco kaj institucia koruptado inter la politike konektikta monaĥaro, sendepende de personaj kostoj.[3]
Li studis en Oksfordo kaj estas unue menciita en 1325 kiel eksa membro kaj profesoro de la Kolegio Balliol. Li doktoriĝis pri teologio ĉirkaŭ 1331 kaj iĝis kanceliero en Oksfordo en 1333. En 1337 li fariĝis ĉefdiakono de Ĉestero kaj dekano en Liĉfildo. En la 31-a de julio 1346 li estis nomumita ĉefepiskopo de Armagh kaj en la 31-a de julio 1347 li ordiniĝis episkopo de Armagh.
Rikardo de Armago estis homo kiu ĉefe kunigis la spekulativan temperamenton kun la praktiko. Unu el la tiamaj plej skolastikaj erudiciuloj, kaj intima amiko de la intelektulo kaj episkopo de Durham, Richard de Bury (1287-1345), li nitrugis la konadon inter la sacerdotaro instigante multajn el ili studi en la Universitato de Oksfordo. Li fervore vizitis multajn provincajn preĝejojn, kaj finance kaj spirite plibonigis la kondiĉojn de sia episkopa seĝo. Li disputis pri siaj primasaj rajtoj kontraŭ la imuneco postulita de la Episkopa Seĝo en Dublino kaj plurokaze li aktivis kiel paciganto inter la anglanoj kaj la irlandanoj.
Li estis tre aprezita kiel predikanto kaj multaj el siaj predikoj ankoraŭ konserviĝas en manuskriptoj. En 1350, dum lia restado en Avinjono li prezentis skribpeton de la angla pastraro menciante certajn plendojn kontraŭ la almozmonaĥoj. Post partoprenado en komisio indikita de Klemento la 6-a por prizorgi pri la ĉefaj demandoj, li enkorpigis siajn proprajn vidpunktojn en la traktaĵo "De Pauperie Salvatoris", kiu pritraktas la demandon pri la evangelia malriĉeco, samkiel la seriozajn demandojn pri regado, posedo, uzo kaj ilia interrilato kun la gracostato de la homoj. Parto de la tuta verko publikiĝis de Reginald Lane Poole (1857–1939) en lia eldono de la libro "De dominio divino" far Johano Uiklifo (Londono, 1890).
Tre eble dum tiu okazo Rikardo same partoprenis en la negocado inter la armena delegitaro kaj la papo. Li ankaŭ kompilis apologetike polemika verko titolita "Summa in Quaestionibus Armenorum", publikigita en Parizo, en 1511, tie kie li prezentas sian profundan konon pri la Skribaĵoj rilate al refutado de la greko-armenaj herezoj.