Roby Lakatos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lakatos Róbert |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungara Popola Respubliko |
Lingvoj | angla • franca • hungara • germana |
Loĝloko | Bruselo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto fiddler (en) komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.robylakatos.com/ |
Roby Lakatos [robi lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ origina nomo Lakatos Róbert estas hungara virtuoza violonisto. Li prenis la personan nomon Roby, kiu estas pli alloga eksterlande. Li estas fama por lia miksaĵo de klasika muziko kun hungara popolmuziko kaj ĵazo.
Róbert Lakatos [1] naskiĝis en 1965 en Budapeŝto.
Roby Lakatos devenis el cigana familio, lia konata praulo estis János Bihari. Li aĝis 6, kiam li debutis en koncerto, post 5 jaroj li jam estis ano en cigana orkestro. Li frekventis muzikan mezlernejon (konservatorion) en sia naskiĝurbo, kie li gajnis la unuan premion por klasika violonado en 1984. Inter 1986 kaj 1996 li kaj lia orkestro muzikadis en restoracio en Bruselo, kie li altiris la atenton de Yehudi Menuhin. En la sekvaj jaroj Lakatos koncertis, komence en Germanio, poste en aliaj landoj. En 2004 li aperis kun bonega agnosko en la Londona Simfonia Orkestro. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.