Rudolf Icsey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de majo 1905 en ![]() |
Morto | la 13-an de julio 1986 en ![]() |
Lingvoj | hungara • brazilportugala |
Ŝtataneco | Hungario Brazilo ![]() |
Okupo | |
Okupo | reĝisoro ĉefkameraisto ![]() |
Rudolf Icsey [iĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Icsey Rudolf estis hungara-brazila kameraisto. Lia origina propra nomo estis Rezső [reĵO].
Rudolf Icsey [1] naskiĝis la 18-an de majo 1905 en Felka (aŭ Poprádfelka; nuntempa urboparto de Poprad en Slovakio), li mortis la 13-an de julio 1986 en San-Paŭlo (Brazilo, tamen laŭ aliaj fontoj la 8-an de januaro 1987).
Rudolf Icsey lernis fotadon hejme. Ekde 1919 li laboris en Budapeŝto en pluraj filmaj atelieroj, laboratorioj, ekde 1924 en pluraj filmaj produktejoj. En la lernojaro 1945 li instruis en Teatra Akademio. Ekde 1947 li vivis laŭvice en Vieno, Munkeno, Romo, Milano, fine ekde 1955 en Brazilo. Li fondis filman produktejon en Brazilo kune kun Ferenc Fekete (kameraisto). Li ricevis bronzan medalon en Venezio, francan premion en Parizo, poste en Brazilo trifoje premiojn Saci, kiu estas la brazila Oscar-premio.