Rueyres-les-Prés | |
---|---|
Blazono de Rueyres-les-Prés | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46° 51′ 34″ N 6° 55′ 2″ O / 46.85944 °N, 6.91722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 34″ N 6° 55′ 2″ O / 46.85944 °N, 6.91722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 349 |
Areo | 3,18 km² |
Alteco | 473 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1542 |
Komunumkodo | 2039 |
Mapo de Rueyres-les-Prés | |
Rueyres-les-Prés estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Rueyres-les-Prés situas en la friburga eksklavo Estavayer, nordokcidente de la urbo Payerne, en la ebenjaxo de la rivero Brojo, ĉe la bordo de la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rueyres-les-Près, la setlejo Au Chili, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,17 km², de kiuj 2,2% estas kovritaj de arbaro, 82,0% servas por agrikulturo kaj 14,5% por setlado. [2]
La komunumo Rueyres-les-Prés limas en nordo kaj oriento al Grandcour (VD), en sudoriento al Payerne, en sudo al Morens, kaj en okcidento al Montbrelloz.
Laŭlonge de la norda komunumlimo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Estavayer-le-Lac. La vilaĝo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en sudo de la komunumo apud Payerne. Ĉe la suda komunumlimo situas la armea flughaveno de Payerne. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne und Chevroux kaj buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Rueyres-les-Près datiĝas el la jaro 1288 kiel Ruere. Dum mezepoko la vilaĝo estis sub la regado de la Senjorujo Estavayer, kun kiu ĝi en la jaro 1536 venis sub friburga suvereneco. La bienoj en Ruyeres-les-Prés apartenis ĝis 1487 al la Senjoroj de Ligerz, tiam al la familio de Pontherose kaj ekde la fino de la 17-a jarcento al la familio de Diesbach, kiu vendis sian havaĵon en la vilaĝo en la jaro 1772 al la urbo Friburgo. De 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rueyres-les-Prés apartenis al la Voktejo Estavayer, poste ĝis 1848 al la samnoma distrikto, kaj tiam ĝi surbaze de la nova friburga kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Brojo.[3]
|