![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Gilles |
Saint-Gilles · Sant Geli | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
![]() | |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Nîmes | ||||
Kantono | Saint-Gilles / Sant Geli | ||||
| |||||
INSEE kodo | 30258 [+] | ||||
Poŝtkodo | 30800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 427 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 41′ N, 4° 26′ O (mapo)43.6777777777784.4311111111111Koordinatoj: 43° 41′ N, 4° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 153,73 km² (15 373 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Saint-Gilles-du-Gard aŭ pli mallonge Saint-Gilles (jen france, okcitane Sant Geli) estas komunumo de suda Francio. La komunumo havas sian nomon laŭ la historia ermito kaj kristana sanktulo Egidio, france nomata Gilles. Ĝi situas en la departemento Gard, en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 14 427 loĝantoj sur areo de 153,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 94 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nîmes kaj al la kantono Saint-Gilles / Sant Geli.
La teritorio havas komunan limon kun Arles, Saintes-Maries-de-la-Mer, Beauvoisin, Bellegarde, Caissargues, Fourques, Garons, Générac, Nimo kaj Vauvert.
La oficiala nomo Saint-Gilles-du-Gard estas kutime uzata en la mallonga formo Saint-Gilles (en la okcitana lingvo Sant Gèli). Ĝis la jaro 1837 la nomo estis Saint-Gilles-les-Boucheries. Ekzistas alia komunumo Saint Gilles en la proksimeco de Rennes (Normandie. Saint-Gilles ricevis sian nomon de la abato kaj sanktulo Egidio (Gilles), kies tombejo estis unu el la plej gravaj celoj por pilgrimado de kristanoj.
La sanktulo estis la atena komercisto Egidio, kiu naskiĝis en la jaro 721 kaj kiu decidis vivi tie kiel ermito. Li fondis la monaĥejon. Poste li ricevis la nomon Saint Gilles kaj iĝis unu el la 14 helpantoj en mizero.
Dum la komenco de la konstruado de la abatejo en la jaro 1116 la urbo ekfloris. En la 13-a jarcento estis 40 000 loĝantoj. Saint-Gille troviĝas apud la vojo Regordane, kiu iras la la Centra Masivo (centra montaro de Francio) kaj la montaro Cevenoj. Ĝi tre gravis por komercistoj, por pilgrimoj kaj krucmilitistoj. La urbo kreskis ĉirkaŭ la abatejo, kie kolektiĝis la pilgrimo survoje al Santiago de Compostela kaj pro tio estas franca parto de la Jakoba vojo (Via Compostelana).
La graflando Saint-Gilles apartenis al la graflando de Toulouse.
Saint Gille ne havas stacidomon. La plej proksimaj stacidomoj estas en Nimes kaj Arles (20 minutoj per aŭtomobilo) aŭ kvinfoje tage per buso.