Sajónémeti [ŝajOnEmeti] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok.
Sajónémeti situas sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo. Putnok troviĝas 6, Ózd 12, Kazincbarcika 22 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1219 en formo "Nemhy". Iam fortikaĵo konstruiĝis, kin la husanoj okupis. En 1459 la hungaroj okupis kaj detruis ĝin. En 1556 la turkoj senhomigis la komunumon. En 1616 kaj en 1861 incendio okazis. Sajónémeti memstariĝis en 1991. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto.