Santa Cruz de Bezana estas municipo kaj samnoma vilaĝo en la aŭtonoma komunumoKantabrio (Hispanio). Ĝis limas norde al la Kantabra Maro, okcidente al Piélagos, sude kaj oriente al Camargo kaj Santandero. Ĝi troviĝas tre proksima al la regiona ĉefurbo kaj apartenas al ties komarko. Ties tuta loĝantaro estas 11.607 loĝantoj laŭ INE (2010). La municipo konsistas el la sekvaj vilaĝoj aŭ vilaĝetoj: Azoños, Maoño, Mompía, Prezanes, Sancibrián, Soto de la Marina kaj Bezana.