Santiurde de Reinosa | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 247 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 4′ N, 4° 5′ U (mapo)43.062222222222-4.0816666666667Koordinatoj: 43° 4′ N, 4° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 658 m [+] | ||
Areo | 30,98 km² (3 098 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santiurde de Reinosa [+] | |||
Santiurde de Reinosa [sanTJURde derejNOsa] (Sankta Georgo de Reinosa) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.
Ĝi limas norde kun Bárcena de Pie de Concha, sude kun Campoo de Yuso kaj Campoo de Enmedio, okcidente kun Hermandad de Campoo de Suso kaj oriente kun Pesquera kaj San Miguel de Aguayo.
La loknomo Santiurde estas ofta en variaj zonoj de Hispanio, kaj ĉefe norde, kie estas nomoj similaj en Santurce (Eŭskio) kaj Santiurde de Toranzo en Kantabrio. Kvankam kun duboj, tio eble estis derivaĵo de San Jorge (Sankta Georgo), kies festo fakte estas celebrata en Santiurde de Reinosa la 23an de Aprilo. La ero "de Reinosa" klare referencas al la najbara urbo Reinosa, ĉefurbo de la komarko Campoo-Los Valles en kiu estas Santiurde.
Por areo de 30,98 km² estas 244 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La loĝantaro ege falis laŭlonge de la 20-a jarcento, tiel ke nun Santiurde estas unu el la malplej loĝataj municipoj en Kantabrio. La 244 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2006 | 2012 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1.083 | 1.037 | 1.035 | 973 | 957 | 918 | 856 | 652 | 515 | 420 | 321 | 325 | 299 |
Fonto: INE
La historio de la loko estas ligita al konstruado de vojo en la 18-a jarcento kaj de fervojo en la 19-a jarcento, sekva forĝejo kaj poste farunfabriko.
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.
Inter vidindaĵoj estas tradicia arkitekturo kaj kelkaj preĝejoj, inter kiuj elstaras ermitejoj.