Sečovce | |
hungare: Gálszécs, ukraine: Сечівці | |
urbo | |
Municipa oficejo en Sečovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Sečovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Trebišov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Slanské vrchy |
Urbaj partoj | Albinov, Kochanovce |
Rivero | Trnávka |
Situo | Sečovce |
- alteco | 149 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 42′ 12″ N 21° 39′ 19″ O / 48.70333 °N, 21.65528 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Koscelok |
- alteco | 200 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- situo | Kochanovce |
- alteco | 110 m s. m. |
Areo | 32,29 km² (3 229 ha) |
Loĝantaro | 8 125 (31.12.2007) |
Denseco | 251,63 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1255 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 078 01 |
Tel. prefikso | +421-56 |
Aŭtokodoj | TV |
NUTS | 528722 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Sečovce | |
Retpaĝo: www.secovce.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Sečovce, hungare Gálszécs [gAlsEĉ] estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Sečovce situas laŭ ĉefvojo Michalovce-Košice, laŭ fervojo Trebišov-Vranov nad Topľou. Košice troviĝas 37 km.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis keltoj kaj slavoj. La unua mencio okazis en 1245. En 1437 la komunumo havis rajton pri dogano kaj bazarado. La husanoj konstruis fortikaĵon en 1439, kiun Matiaso la 1-a okupis en 1457. Post 3 jaroj Stefano Perényi okupis ĝin, poste ne okazis mencioj pri la fortikaĵo. Stefano Bocskay tie komencis la ribelon kontraŭ la Habsburgoj. Okazis pesto en 1633. La turkoj en 1647, armeo de Emeriko Thököly en 1676 detruis la komunumon. En la 18-a jarcento alvenis slovakoj, rusinoj kaj judoj. Okazis tertremo en 1830, ĥolero kaj incendio en 1831. Ĥolero denove okazis en 1873. En la komunumo en 1910 loĝis 3284 da loĝantoj (1442 hungaroj, 1416 slovakoj, 288 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de "Gálszécs", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj, en 1945 la germanoj estis deportitaj, poste la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Sečovce 7819 da homoj, (96% de la loĝantoj estis slovakoj, 2% ciganoj).
En la iama Gálszécs naskiĝis hungara pedagogo Elek Peregriny.