Sierra Suroeste | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
Lando | ![]() |
Provinco | ![]() |
Ĉefurbo | Jerez de los Caballeros |
Municipoj | 10 |
Areo | 1 527,75 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
31 324 loĝ. (2015) 21 loĝ./km² |
![]() | |
Sierra Suroeste estas komarko de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 31 324 loĝantoj sur areo de 1 527,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². Administra centro estas la municipo Jerez de los Caballeros.
Kiel diras ties nomo en la hispana, tiu belpejzaĝa distrikto estas sudokcidente de la provinco de Badajoz. Ĝi limas norde kun la distriktoj de Tierra de Badajoz kaj Tierra de Barros, sude kun Andaluzio kaj Portugalio, oriente kun la distriktoj de Zafra-Río Bodión kaj Tentudía kaj okcidente kun la distrikto de Llanos de Olivenza kaj kun Portugalio. La vilaĝo plej proksima al Badajoz estas Salvaleón, kiu estas el Badajoz je ĉirkaŭ 56 km kaj la plej proksima al Onubo estas Higuera la Real, kiu troviĝas je 136 km de la onuba ĉefurbo.
Kun etendo de pli ol 1.500 km², la 33-milkapa loĝantaro de tiu ĉi distrikto troviĝas en 10 vilaĝoj kaj 3 malgrandaj municipopartoj:
El tiuj dek municipoj, 2 el ili estas inter la 20 municipoj plej loĝataj de la provinco de Badajoz, kaj tiuj estas Jerez de los Caballeros kaj Oliva de la Frontera, kiuj havas inter 5,5 kaj 10 mil loĝantoj respektive.
Spurojn de la Prahistorio oni trovas en Jerez de los Caballeros, Higuera la Real, Valencia del Mombuey kaj Oliva de la Frontera. En la Sanktejo de Nia Virgulina Sinjorino de Gracia (Oliva de la Frontera), oni trovas du homajn skulptaĵojn de duona korpo kiuj supozeble estas idoloj de la epoko de la keltoj. En Oliva de la Frontera ankaŭ estas kutimo kelta, tiu de fari fajraĵojn por purigi la medion el malicaj spiritoj. En Higuera la Real estas la Castro Celta de Capote. En Valencia, oni trovas la funebran dolmenon de la "Piedra Pinchá", kiu datiĝas de la Neolitiko. En Jerez de los Caballeros, oni trovas restojn arkeologiajn en la dolmeno de la Toriñuelo kaj en la bieno Valcavado, bieno kiun la homoj kutime nomigas "Valcavao". En ĉi tiu loko estis fenicoj, kiuj konis sufiĉe bone la zonon kaj kiuj nomigis la urbon Jerez, per la nomo de Ceret.
En tiu epoko, la distrikto Sierra Suroeste apartenecis unue al la romia provinco Hispania Ulterior kaj poste, parte apartenis al Luzitanio kaj alia parto al Baetica. La tiamaj vilaĝoj de la distrikto estis konata per tiuj romiaj nomoj:
Oni supozas, ke ankaŭ aliaj vilaĝoj de la distrikto havis romian devenon, kiel ĉe Salvaleón.
En Jerez de los Caballeros oni trovis mozaikojn en la kvartalo de la Pomar, funebrajn steleojn, ŝoseojn de alta pavimo kaj la pontojn de la Pontón kaj Viejo. En Oliva de la Frontera oni trovis 250 furnojn por fandigo de kupro, minejan ekspluatadon de tiu mineralo, tombojn ĉe la minoj kaj moneroj de diversaj epokoj.
En Jerez de los Caballeros estas kelkaj surskribaĵoj, kiel tiu de la kolono de la preĝejo de sankta María de la Encarnación, kiu datiĝas de 556. Estas surskribaĵoj ankaŭ sur ŝtono en la bieno de Alcobaza de la jaro 514 kaj alia en la bieno de la Mata de la jaro 662.
En Oliva de la Frontera estas du kolonoj sur unu el kiuj estas surskribaĵo de Teodomiro de la jaro 662. En la sanktejo de la Virgulino de Gracia estas ĵaluzio de visigota deveno.
Jam ekzistis tiam Fregenal de la Sierra kaj Salvaleón.
La araboj plibonigis la ĉiutagan vivon, ekzemple ĉe la romistila plugado de la tero. Unu el la vilaĝoj kun pli da mozaraboj estis Salvaleón. Ĉirkaŭ 1230, Alfonso la 9-a de Leono konkeris la tutan zonon. Tiu reĝo, antaŭ forpeli ĉiujn maŭrojn, faris granda amasmortigon de araboj (maŭroj aŭ moros) kaj pro tio estas vilaĝo Valle de Matamoros (Valo de maŭrmortigo). Post dek jaroj, la sama reĝo faris militan kampanjon por sekurigi la zonon. Poste, li donacis la teritoriojn al la Ordeno de la Templanoj.
Je la alveno de la templanoj, okazis pligrandigo kaj reloĝado de la zono. La templanoj fondis la vilaĝon Zahínos kiu estis milita fortikaĵo, poste konvertita en kastelo kaj ĉirkaŭ ĝi kreskiĝis la vilaĝo. En la jaro 1312, la papo Klemento la 5-a nuligas la Ordenon de la Templanoj kaj pasigas ties hispanajn posedojn al la krono. En Jerez de los Caballeros, la templanoj rezistis kaj ili finis ĉiuj kaptranĉitaj en turo de la kastelo kaj tio nomigis la Turon kiel Sanga Turo. Poste la vilaĝoj disiĝis inter diversaj feŭdoj.
El tiu distrikto eliris multaj konkerantoj al Ameriko: Alonso Rodríguez Santos, Hernando de Soto... Sed la plej konata estis Vasco Núñez de Balboa, naskita en Jerez de los Caballeros. Tiu homo konkeris la zonon de Panamo kaj malkovris la oceano Pacifiko, tio estis, ke li estris la unuan eŭropan ekspedicion kiu vidis tiun maron el Ameriko.
En la 17a jarcento kaj en la 18a jarcento okazis kelkaj militoj kiuj ruinigis la zonon kaj kaŭzis gravajn sekvojn:
La plej grava evento de tiu distrikto en el 19a jarcento estis, sendube, la Milito de Hispana Sendependiĝo. En tiu zono, la franca armeo de Napoleono ĉeestis inter la jaroj 1810 kaj 1812. Tiu milito produktis la ruinon de multe da loĝantoj. Nur post la ŝanĝo de la teritoria distribuado de Hispanio en 1833 la loĝantaro kaj la ekonomio kreskiĝis denove.
La kresko de la ekonomio daŭris ĝis la Hispana Intercivitana Milito, kiu ruinigis la ekonomion kaj denove malaltigis la loĝantaron. Je la mezo de la 20a jarcento la loĝantaro estis jene:
Tra tiu distrikto estas la montoĉeno Sierra Morena, kie troviĝas la montoĉenetoj de San Cristóbal, Oratorio, de Coto, de la Herrumbre, de la Corte, de Peñón, de Monsalud, de Santa María, de San José, de Botello, de la Cazuela kaj de la Mesas. La plej altaj pintoj estas la jenaj:
Krome, estas granda vario de riveroj, ĉiuj alfluantoj. Inter ili oni povas elstarigi la riveron Ardila, unu el la ĉefaj alfluantoj de la Rivero Gvadiano en Ekstremaduro. Ankaŭ gravas la riveroj Sillo, Bodíón, Zaos kaj Godolid.
En ĉi tiu distrikto estas multaj ekzempleroj de ibera porko de glano, ankaŭ nomita "Nigra Kruro", kiu faras ke ĉi tiu regiono estas unu de la hispanaj zonoj kiuj pli da produktoj de la porko produktas. Tio eblas ĉar estas granda kvanto de anzinoj kaj korkokverkoj. Ankaŭ estas, sed en plej malgranda kvanto, olivujoj kaj vitejoj.
Ekzistas ankaŭ zono de birdoprotektado ZEPA, kiu okupas 480 km², okupante preskaŭ trionon de la teritorio de la distrikto. Tie loĝas pli da 30 paroj de nigra cikonio. Ankaŭ estas blankaj cikonioj en la turoj de la preĝejoj.
En ĉi tiu distrikto estas tri interesaj festoj por turistoj, kiuj estas la Vivanta Pasio de Oliva de la Frontera, la Sankta Semajno de Jerez de los Caballeros kaj la Folklora Festivalo Internacia de Fregenal de la Sierra. En Jerez de los Caballeros oni celebras ĉiujn jarojn la Salonon de la Ibera Ŝinko aŭ ankaŭ nomita Foiro de la Ŝinko.
En Salvatierra de los Barros, kiel la nomo (de la Kotoj) indikas, oni dediĉas al la potfarado, ĝis la punkto havi dediĉitan muzeon al la potfarado kaj ankaŭ dediĉita foiron nomitan Ibera Foiro de la Potfarado de la Barros.
En tiu zono, lime kun la montoĉeno de Huelva, oni faras multajn kaj industriajn kaj hejmajn porkomortigojn, en kiuj oni produktas manfarite kaj ne nepre industrie kolbasojn, ŝinkojn ktp.
Kelkaj el la tipaj pladoj de tiu zono estas kikeraĵoj, lentaĵoj, fazeolaĵoj, paneroj, pisto, la kaldereta aŭ moruo "dorao", plado tipa de Portugalio kaj kiu pro najbareco oni faras simile en tiu ĉi distrikto. Ankaŭ estas tipa ke patro iru dimanĉe matene aĉeti churros (benjetojn) por matenmanĝo de la tuta familio.
En kelkaj vilaĝoj, multaj dommastrinoj faras hejmajn dolĉaĵojn.
La 33 mil loĝantoj koncentriĝas preskaŭ en la du municipoj kun pli granda nombro, nome Jerez de los Caballeros kaj Oliva de la Frontera, superante ambaŭ la 5.000 loĝantojn. Krom tiuj, nur unu alia superas la 5.000 loĝantojn, kiu estas Fregenal de la Sierra.
La surfaco de tiu distrikto estas de iomete pli da 1.500 km². Dum municipoj kiel Valle de Santa Ana, Valle de Matamoros kaj Zahínos ne atingas la 50 km² de etendo, Jerez de los Caballeros havas etendon de 740 km², okupante tiel preskaŭ la duonon de tiu distrikto.
La denseco de tiu distrikto estas de 21 loĝ/km², iom pli malalta ol tiu de Ekstremaduro, kiu havas 26 loĝ/km². La tri municipoj de pli malalta denseco estas la jenaj:
kaj tiuj kiuj havas plej altan densecon estas la jenaj:
Ekzistas du fervojoj, unu inter Jerez de los Caballeros kaj Zafra kaj la alia inter Zafra kaj Corrales, Huelva, kiu pasas ĉe Fregenal de la Sierra. Krome, tiu distrikto havas ŝoseojn, la jenajn: