Studio 54 | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
noktoklubo (–1998) teatrejo (1998–) ![]() | ||
Komenco | 26-a de aprilo 1977 vd | |
Geografia situo | 40° 45′ 52″ N, 73° 59′ 2″ U (mapo)40.764361111111-73.983777777778Koordinatoj: 40° 45′ 52″ N, 73° 59′ 2″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Manhatano | |
Adreso | 254 West 54th Street, New-York | |
Poŝtkodo | 10019 | |
| ||
Fondinto(j) | Steve Rubell • Ian Schrager vd | |
Posedata de | Roundabout Theatre Company • Steve Rubell • Ian Schrager • Columbia Broadcasting System vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Studio 54 estis populara novjorka noktoklubo el 1977 ĝis 1981 kiam ĝi estis vendita de fondintoj kaj kreintoj Steve Rubell kaj Ian Schrager.[1][2][3] Ĝi plufunkciis kiel noktoklubo ĝis 1991 administrata de aliaj posedantoj. Kun situo ĉe 254 West 54th Street en Manhatano, Novjorko, la spaco estis origine la Gallo Opera House, malfermita en 1927, post kio ĝi ŝanĝis je nomoj kelkajn fojojn, eventuale iĝante de CBS radia kaj televida Studio 52. Ekde Novembro de 1998 ĝi estis sidejo por Roundabout Theatre Company kaj estas ankoraŭ nomita Studio 54, sed ĝi ne plu estas noktoklubo.[4] Aparta restoracio kaj noktoklubo, nome 54 Below, funkcias en la teretaĝo de la fama ejo.[5]
En la epoko de la 1970-aj jaroj estis oftuloj ĉe Studio 54 famuloj kiaj Andy Warhol, Liza Minnelli, Bianca Jagger, Elizabeth Taylor, Mick Jagger, Grace Jones, Michael Jackson, Calvin Klein, Elton John, Tina Turner, Truman Capote, Margaux Hemingway, Miĥail Bariŝnikov, Diana Ross, Cher, Salvador Dali, John Travolta, Jackie Kennedy Onassis, Brooke Shields[6] kaj Martha Graham.
Ludis ĉe Studio 54 dum ties unuaj jaroj Grace Jones, Donna Summer, Stevie Wonder, James Brown, kaj aliaj.