Szarvas | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo (1966–) ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5540 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 464 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 89 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 51′ N, 20° 36′ O (mapo)46.8520.6Koordinatoj: 46° 51′ N, 20° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 162 km² (16 200 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Szarvas ([sarvaŝ], slovake Sarvaš) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Szarvas, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: cervo (vidu la blazonon!).
Szarvas situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kecskemét, laŭ fervojo Mezőtúr-Orosháza. Mezőtúr 20, Orosháza 40, Békéscsaba 48, Kecskemét 74, Szeged 87, Budapeŝto 154 km.
Pli frue avaroj loĝis tie. La loko estis grava trapasejo de Körös, Anonymus (hungara kronikisto) mencias ĝin. La turkoj konstruis fuorteton, kiu kune kun la komunumo dum la reokupiĝo en 1686 detruiĝis. En 1722 la komunumo refondiĝis, poste iĝis kampurbo ĝis 1872. Klasika luterana preĝejo konstruiĝis en 1788, la pli nova en 1897. La katolika preĝejo pretiĝis en 1812, hotelo Árpád en 1896. La komunumo urbiĝis en 1966.
Apud la riverbordo troviĝas unu el la plej gravaj hungaraj arboretoj, ene estas kastelo de Bolza. Proksime estas ventomuelejo, kiu estis onidire geografia centro de Hungara reĝlando. La menciindaĵoj apartenas al Nacia parko Körös-Mures. Aparte menciindaj estas klasikisma kastelo de Mitrovszky (mitrovski) kaj gastejo de Bárány, en kiu nun estas kuracejo. Sakralaj vidindaĵoj estas: