Tadeusz Estreicher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1871 en Krakovo |
Morto | 8-an de aprilo 1952 (80-jaraĝa) en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono Jagelona Universitato |
Familio | |
Patro | Karol Estreicher (en) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto historiisto universitata instruisto |
Tadeusz ESTREICHER (19a de decembro 1871 – 8a de aprilo 1952) estis pola kemiisto, historiisto kaj pioniro de kriogeniko.
Tadeusz Estreicher naskiĝis en Krakovo kiam ĝi estis parto de Aŭstrio-Hungario. Li edukiĝis en la intelekta etoso de influa dinastio de profesoroj de la Jagelona Universitato.
Estreicher studis en Berlino, Leipzig, kaj en Londono kun William Ramsay. Kiel studento en la Jagelona Universitato, Estreicher laboris kiel asistanto de Karol Olszewski, la unua kemiisto kiu likvigis oksigenon.
El 1906 ĝis 1919 li laboris en Svisio kiel profesoro por minerala kaj ĝenerala kemio en la Universitato de Friburgo kie li estris laboratorion de kriogeniko.