Tarija | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 179 528 (2012) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 21° 32′ S, 64° 44′ U (mapo)-21.533888888889-64.734166666667Koordinatoj: 21° 32′ S, 64° 44′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 860 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Tarija aŭ San Bernardo de la Frontera de Tarixa estas grandurbo en Bolivio, en departemento Tariŝio. La urbego estas ankaŭ diocezo kaj universitata urbo.
Tarija situas en montaro laŭ bordoj de la rivero Guadalquivir en la suda parto de Bolivio.
Tarija fondiĝis en 1574. Pli frue diversaj triboj vivis en tiu loko, kiujn la inkaoj konkeris. Fine hispanoj alvenis. En 1817 batalo okazis ĉe la urbo.
En Tarija plej gravas la vino-industrio. Krome oni okupiĝas pri fruktoj, laktaĵoj, lignaĵoj, ceramikoj.
En Tarija la averaĝa temperaturo varias inter 12-28 °C. La varmo kulminas en februaro averaĝe 30 °C. La malvarmo kulminas en junio kaj julio averaĝe 8 °C. Jare pluvas po 499 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter aprilo-novembro apenaŭ pluvas.
Tarija havas ŝoseojn al Argentino, Sukro, Potosí kaj internacian flughavenon.