Tenri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 天理市 | ||||
![]() Loko de Tenri en Nara, Japanio. | |||||
urbo de Japanio • sankta urbo | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
Gubernio | Nara | ||||
Municipokodo | 29204-4 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 86.42 km² | ||||
Loĝantaro (2021) | |||||
Tute | 63 760 | ||||
Denseco | 738/km² | ||||
Koordinato | 34° 35′ 48″ N 135° 50′ 14″ O / 34.59667 °N, 135.83722 °O (mapo)Koordinatoj: 34° 35′ 48″ N 135° 50′ 14″ O / 34.59667 °N, 135.83722 °O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | ginko | ||||
Floro | umeo | ||||
![]() Blazono de Tenri | |||||
Urbodomo de Tenri | |||||
Adreso | 〒632-8555 Tenri-shi Kawaharajō-chō 605 | ||||
Telefononumero | +81-743-63-1001 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.tenri.nara.jp/ | |||||
Tenri (japane: 天理市 [tenri-ŝi]) estas urbo de Japanio. Ĝi situas en la nord-centra parto de la gubernio Nara, en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 63 760 loĝantoj sur areo de 86,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 738 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Nara, Sakurai, Jamatokorijama, Tawaramoto, Miyake, Kaŭaniŝi kaj Kawahigashi.
La nomo Tenri devenas el Tenrikjo, kiu havas ĉefan preĝejon en la urbo.
En Tenri oni planis okazigi ekde la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 la 68-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) de TEJO, sed la organizantoj fine en decembro 2011 rezignis pri la plano.
|