Teplice nad Bečvou (Zbrašov) | |
germane Leipnik | |
municipo | |
Banloka konstruaĵo Bečva de arkitektoj Karel Kotas kaj Oskar Oehler el la jaroj 1931 - 1949
| |
|
|
Oficiala nomo: Teplice nad Bečvou | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Přerov |
Administra municipo | Hranice |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Subbeskida montetaro |
Kavernoj | Aragonitaj kavernoj |
Rivero | Bečva |
Situo | Teplice nad Bečvou |
- alteco | 333 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 31′ 45″ N 17° 44′ 19″ O / 49.52917 °N, 17.73861 °O (mapo) |
Katastro | 3,75 km² (375 ha) Teplice nad Bečvou |
Loĝantaro | 455 (2024) |
Denseco | 121,33 loĝ./km² |
Karsto | Karsto ĉe Hranice |
Unua skribmencio | 1328 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 753 01 |
NUTS 3 | CZ071 |
NUTS 4 | CZ0714 |
NUTS 5 | CZ0714 519031 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Teplice nad Bečvou | |
Retpaĝo: www.teplicenb.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Teplice nad Bečvou (antaŭe Zbrašov) estas municipo kaj banloko en Ĉeĥio situanta 2 km de urbo Hranice na Moravě en profunda, preskaŭ kanjona valo de rivero Bečva. Vivas ĉi tie 455 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ústí, Opatovice kaj Hranice.
En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento komenciĝis kaptado de mineralakvoj el boroj kaj estis fondita sanatorio. Malforte mineraligita hidrogenkarbon-kalkmineralakvo estas preskribata por kuracado de koromalsanoj kaj angiomalsanoj; oni uzas akvajn kaj gasbanojn, inhaladon kaj kompresojn.
La banloko estis devene parto de vilaĝo Zbrašov, la nomo Teplice nad Bečvou por parto kun la mineralfontoj aperis unuafoje en la jaro 1633, sed oficiala nomo de la vilaĝo ĝi fariĝis nur en la jaro 1958. Kurackonstruaĵoj estas ĉirkaŭitaj per banloka parko kun valora kapelo de sankta Pelegrino el la jaro 1775.
Super la dekstra valdeklivo de Bečva troviĝas Karsto ĉe Hranice kun la plej profunda abismo en Ĉeĥio – Abismo ĉe Hranice (Macůška). Plua karstaperaĵo estas Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov kaj aliaj aperaĵoj en Karsto ĉe Hranice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 232 |
1880 | 214 |
1890 | 202 |
1900 | 219 |
1910 | 220 |
1921 | 239 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 287 |
1950 | 543 |
1961 | 346 |
1970 | 316 |
1980 | 368 |
1991 | 325 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 307 |
2011 | 376 |
2014 | 353 |
2016 | 385 |
2017 | 380 |
2018 | 386 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 384 |
2020 | 380 |
2021 | 412 |
2022 | 399 |
2023 | 515 |
2024 | 455 |