The Muppet Show | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | The Muppet Show |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio), Francio, Hispanio |
Ĝenro | comedy television series, marionetado, komedio, komedia filmo, sketch comedy, skeĉo, Varieteo, aktorludita kinematografio |
Aktoroj | Jim Henson • Frank Oz • Jerry Nelson • Richard Hunt • Dave Goelz • Louise Gold • Steve Whitmire • Kathryn Mullen • Eren Özker • John Lovelady • Wayne Allwine • Russi Taylor • Tony Anselmo • Don Messick • Lorenzo Music • Thom Huge • Gregg Berger • Paul Winchell • Frank Welker • Gordon Jackson • Casey Kasem • John Alderton • Michael Hordern • Daws Butler |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 122 |
Daŭro sen reklamoj | 30 |
Elsendo | |
Elsendita | 5 sep. 1976 – 15 mar. 1981, 23 maj. 1981 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
The Muppet Show estas usona televidserio kiu estis produktita fare de Jim Henson de 1976 ĝis 1981. La programo estis elsendita en Usono kaj samtempe en Britio per la kanalo "ITV". Ĝi fariĝis sensacia kaj furoris, kaj baldaŭ tutmonde. Ĝi gajnis Premion Emmy.
La temo de la prezento estis teatraĵo kiu estas prezentita fare de gantpupoj. La stelulo estas Kermit la Rano, kiu rolis kiel gastiganto de vodevila teatraĵo, kune kun aliaj "Mupetoj" kiel Miss Piggy (Sinjorino Porkinjo) kaj Fozzie Bear (Fozzie Urso), ĉiu kun siaj nekutimaj sed sinkarakterizaj (iom idiosinkraziaj) ecoj.
Henson ankaŭ estis la kreinto de la fama porinfana serio "Sesame Street" kaj iuj el la roluloj estis jam konataj de tiu serio; sed male al tiu la spektaklo ne estis porinfana. Hanson kreis ĝin post kiam li sentiĝis limigita kiam li kreis nur por infanoj. La serio uzas liajn marionetojn kaj kreas komikajn situaciojn. La komedio estas ofte fizika, absurda kaj sovaĝa, kaj taŭgas por ĉiuj, kaj junuloj kaj maljunuloj.
En ĉiu epizodo estas gastigita teatra famulo, kiu prezentas ian artan pecon (kutime: kantado) akompanate de la muppetoj. Post kiam la spektaklo akirus popularecon, multaj famuloj regule venis en la spektaklon.
Inter la gastoj kiuj aperis en la spektaklo: Elton John, Alice Cooper, Alan Arkin, Arlo Guthrie, Ethel Merman, Buddy Rich, Bob Hope, Beverly Seals, Brooke Shields, Gene Kelly, Joel Gray, Joan Baez, Julie Andrews, John Denver, John Cleese, Johnny Cash, George Burns, James Coburn, James Coco, Glenda Jackson, Dudley Moore, Debbie Harry, Dom DeLouise, Diane Cannon, Diana Ross, Dizzy Gillespie, Danny Kaye, Harry Belafonte, Valerie Harper, Vincent Price, Victor Borga, Jean-Pierre Rampel, Zero Mostel, Twiggy, Christopher Reeve, Mark Hamill, Madeleine Kahn, Momenshantz, Liza Minnelli, Lynn Redgrave, Linda Ronstadt, Leslie Ann Warren, Sylvester Stallone, Steve Martin, Paul Simon, Peter Ustinov, Peter Sellers, Cloris Leachman, Candice Bergen, Kenny Rogers, Carol Burnett, Kris Kristofferson, Raquel Welch, Roger Moore, Rudolf Nureyev, Roy Rogers, Shirley Bassey, Charles Aznavour, Lena Horne, Cheryl Ladd.
Dum sceno komence de la filmo Rocky 3, oni vidas mallongan segmenton en kiu Rocky Balboa estas gasto en la Muppet-spektaklo kaj pruvas al ili kiel bati batsakon.