Theo van Gogh | |
---|---|
Theo van Gogh (Foto de Ernest Ladrey, ĉ. 1888) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Theodorus van Gogh |
Naskiĝo | 1-a de majo 1857 en Zundert apud Breda, Nederlando |
Morto | 25-a de januaro 1891 en Utrecht, Nederlando |
Mortokialo | Sifiliso |
Tombo | Auvers-Sur-Oise Communal Cemetery (en) (1914–) tomb of Vincent and Theo van Gogh (en) (1914–) Utrecht (Soestbergen) General Cemetery (en) (1891–1914) |
Lingvoj | franca • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Theodorus van Gogh (en) |
Patrino | Anna Carbentus van Gogh (en) |
Frat(in)oj | Wil van Gogh (en) , Vincent van Gogh, Cor van Gogh (en) , Elisabeth van Gogh (en) kaj Anna Cornelia van Gogh (en) |
Edz(in)o | Johanna van Gogh-Bonger (en) (1889–1891) |
Infano | Vincent Willem van Gogh (en) |
Okupo | |
Okupo | artovendisto pentristo artkolektanto |
Theodorus (Theo) van GOGH [fan ĥoĥ] (naskiĝis la 1-an de majo 1857 en Zundert apud Breda, Nederlando; mortis la 25-an de januaro 1891 en Utrecht) estis pli juna frato de la pentristo Vincent van Gogh (1853-1890) kaj signifa, en Parizo agadanta nederlanda komercisto pri pentraĵoj. Ekde la jaro 1880 li estis la ĉefa patrono de Vincent van Gogh.
Theo van Gogh naskiĝis kiel filo de paroĥestro de nederlanda reformita eklezio, Theodor van Gogh kaj ties edzino, filino de la libropresisto Anna Cornelie, naskita Carbent, (1819–1907). Ekde la jaro 1872 li havis ampleksan korespondadon kun sia kvin jarojn pli aĝa frato Vincent. Vincent tiam laboris en la haga filio de la artvendejo Goupil & Cie. La 1-an de januaro 1873 en la bruselan filion de la sama entrepreno venis kiel metilernanto Theo. Dum Vincent en junio transiris al londona filio, Theo komencis labori en la haga filio. Tiu ĉi filio estis origine fondita de onklo de Theo, sed pli poste pro sia ampleksa reto de artvendejoj akiris la grandan francan artvendejon Goupil. Ĉi tie Theo kiel komercisto pri arto pruviĝis kaj tial li estis vokita al la ĉefa vendejo de la firmao en Parizo, kie li laboris ĝis la jaro 1880, do preskaŭ ĝis sia antaŭtempa morto.