Thierry Mandon, naskiĝinta la 30-an de decembro 1957 en Lausanne (Svislando), estas franca politikisto . Membro de la Socialista Partio, li estas deputito de la 9-a distrikto de Essonne kaj sidas en la komisiono pri financoj. Li estas ankaŭ proparolanto de la socialista frakcio en la Nacia Asembleo. Li estis departementa konsiliano de kantono Ris-Orangis kaj urbestro de Ris-Orangis, antaŭ ol demisii en 2012, antaŭprepare al la regulo de nekumulo de mandatoj. li estis nomumita subministro pri ŝtata reformo kaj simpligo la 3-an de junio 2014 en la 1-a registaro de Manuel Valls.
|