Tolmács estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság. La loknomo signifas: interpretisto.
Tolmács situas en valo de rojo, laŭ flankovojo, laŭ iama fervojo Diósjenő-Romhány. Rétság troviĝas 3, Vác 21, Budapeŝto 54 km-ojn.
Ŝajnas, peĉenegoj fondis la vilaĝon en la 9-a jarcento. La unua mencio devenis el 1274 pri abatejo kun defenda muro. En la 14-a jarcento ankaŭ setlejo formiĝis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1909. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, 2 vendejoj, drinkejo, kafejeto.
En Tolmács naskiĝis: