Tornaľa (Šafárikovo) | ||
hungare Tornalja | ||
urbo | ||
Placo en Tornaľa
| ||
|
||
Oficiala nomo: Tornaľa | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Revúca | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Rivero | Slaná | |
Situo | Tornaľa | |
- alteco | 181 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 25′ 20″ N 20° 19′ 49″ O / 48.42222 °N, 20.33028 °O (mapo) | |
Areo | 57,767 km² (5 776,7 ha) | |
Loĝantaro | 7 920 (31.12.2007) | |
Denseco | 137,1 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1245 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 982 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421 47 | |
Aŭtokodoj | RA | |
NUTS | 515612 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Tornaľa | ||
Retpaĝo: www.mestotornala.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Tornaľa (hungare Tornalja) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La nomo devenas el la hungara, signifanta turo-subaĵo.
La urbo situas en valo de Sajó, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojoj Rimavská Sobota-Košice kaj Poprad-Miskolc, laŭ la hungara-slovaka ŝtatlimo. Ózd troviĝas 14 km malproksime.
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj kuproepoko. La unua mencio okazis en 1245 en formo Köwy. Kő signifas hungare ŝtono, komprenu roko. Tornalja en 1427 estis grava setlejo, kiun la husanoj okupis kaj en 1459 Matiaso la 1-a reokupis. Okazis kelkfoje departementeja kunveno en la kastelo. En 1556 la turkoj detruis kaj rabis la komunumon. Grava poŝto formiĝis en la 18-a j.c. En 1849 okazis batalo inter hungaroj kaj aŭstroj. La fervojo atingis la komunumon en 1873. Inter 1853-1960 ĝi estis distriktejo. En 1910 loĝis en la urbo 2033 da homoj (1995 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 1948 la urbo ekhavis slovaklingvan nomon Šafárikovo omaĝe al la slovaka poeto kaj lingvisto Šafárik (dum la hungarlingva nomo daŭre estis Tornalja). Post sukcesa loka referendumo en 1990 la urbo reiris al la originala nomo Tornaľa ankaŭ en la slovaka lingvo. La loĝantoj laboras en uzinoj pri briko, vestoj kaj maŝino.