Torrecilla de los Ángeles | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 687 (2009) | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 15′ N, 6° 25′ U (mapo)40.2462154-6.4151194Koordinatoj: 40° 15′ N, 6° 25′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 43,29 km² (4 329 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrecilla de los Ángeles [+] | |||
Torrecilla de los Ángeles (Tureto de la Anĝeloj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
La loĝantoj nomiĝas jareros. La censita populacio en 2009 estis de 687 loĝantoj.
Torrecilla de los Ángeles estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata, sed tiuj antaŭ la komenco de la komarko Hurdes, ege malproksime de la provinca kaj de la regiona ĉefurboj. La areo de ties teritorio estas de 43,29 km². La plej proksimaj urboj estas Coria kaj Moraleja.
Agrikulturo, forstado (pinaroj) kaj brutobredado (kaproj).
Demografia evoluo de Torrecilla de los Ángeles inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
757 | 768 | 745 | 723 | 720 | 708 |