Trisquel GNU/Linux | |
![]()
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso | |
---|---|
Evoluiganto: | La komunumo Trisquel kaj Sognus, S.L.U. |
Familio: | Simila al Unikso |
Fonta kodo: | Libera programaro |
Lasta versio: | la 27-an de majo 2022: 10.0.1[1] |
Kernotipo: | Monolita linuksa kerno |
Apera dato: | la 30-an de januaro 2007 |
Licenco: | Ĉefe la GPL de GNU |
Subteno: | x86, AMD64 |
Retpaĝo: | trisquel.info |
Trisquel ([triskel]:[2], esperantigita kiel Triskelo), plennome Trisquel GNU/Linux, estas operaciumo bazita sur la GNU-linuksa distribuaĵo Ubuntu, kiu forigas ĉiujn malliberajn komponantojn.[3] La projekto celas plene liberprogramaran sistemon sen proprieta programaro aŭ mikroprogramaro, kaj ĝi uzas senpagan version de la linuksa kerno kiel ĝin distribuas la projekto Linux-libre.[4] Trisquel dependas de uzanto-donacoj.[5] Ĝia identiga simbolo estas la kelta triskelo.[2]
Tri bazaj versioj estas haveblaj.
La norma distribuaĵo de Trisquel ampleksas la labortablan ĉirkaŭaĵon kaj grafikan uzantinterfacon GNOME, tiel kiel anglaj kaj hispanaj asimiligoj en 700-MB ekzakta kopio de KD.
Alternativo estas Trisquel Mini, kiun oni desegnis por bone funkcii en tekokomputiloj kaj en pli malnova aparataro. Uzante la ĉirkaŭaĵon LXDE kaj la plumpezan GTK+ kaj Fenestra Sistemo X, kiuj postulemas malpli da rimedoj ol GNOME kaj Qt/KDE aplikaĵoj,[6] la LXDE labortablo ankaŭ ampleksas la anglajn kaj la hispanajn asimiligojn, kaj oni povas instali ĝin de 500MB ekzakta kopio de KD.
Se oni ebligas retligon dum la instalado de ĉu Trisquel aŭ Trisquel Mini, la operaciumo elŝutos kaj instalos sin (inkludonte uzantmenuojn kaj ĉiun haveblan perkomputilan dokumentaron) en unu ajn aŭ pli el ĝiaj 51 asimillingvoj.
La plena instalado estas vere internacia; ĝi ampleksas 51 lingvojn (albana, angla, araba, asturia, bulgara, ĉeĥa, simpligita ĉina, tradicia ĉina, dana, Esperanto, estona, eŭska, finna, franca, galega, germana, greka, hebrea, hindia, hispana, hungara, indonezia, irlanda, itala, japana, kataluna, kmera (kamboĝa), korea, kroata, latva, litova, nederlanda, norvega bokmål, norvega nynorsk, okcitana, panĝaba, platgermana, pola, portugala, rumana, rusa, serba, siama (taja), slovaka, slovena, sveda, tamila, turka, valencia kaj vjetnama), kiuj estas antaŭ-instalitaj en elŝutebla ekzakta kopio de DVD (1.2 gigabajtoj).
|