La Tro Breizh (bretone, rondiro de Bretonujo) estas katolika pilgrimado, kiu kunligas la urbojn de la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon.
Tiuj sep sanktuloj estis monaĥoj venintaj el la britaj Kimrujo kaj Kornvalo ĉirkaŭ la 5-a kaj 6-a jarcentoj. Ili venigis kristanismon al Armoriko kaj fondis tie la unuajn episkopejojn.
|