Uličské Krivé | |
rutene: Ulics-Krivij, hungare: Görbeszeg | |
municipo | |
Preĝejo en Uličské Krivé
| |
Oficiala nomo: Uličské Krivé | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Bukovské vrchy |
Rivero | Zbojský potok |
Situo | Uličské Krivé |
- alteco | 285 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 59′ 28″ N 22° 26′ 13″ O / 48.99111 °N, 22.43694 °O (mapo) |
Areo | 19,132 km² (1 913,2 ha) |
Loĝantaro | 275 (31.12.2005) |
Denseco | 14,37 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1478 |
Plej facila aliro | al Rožok |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 67 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520942 |
Situo en Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.ulicskekrive.ocu.sk | |
![]() |
Uličské Krivé, ukraine Ulics-Krivij, hungare Görbeszeg estas malgranda rutena vilaĝeto en orienta Slovakio, en Regiono Prešov, en distrikto Snina. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Ulics-Kriva, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Uličské Krivé situas en montaro Bukovské vrchy. Teritorio de vilaĝo troviĝas ĉe slovak-ukrainia landlimo en la montara valkaldrono de Ulič, proksime ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Zbojský potok, kiu elfontas ĉe slovak-pola limo. La rojo trafluas tra mallarĝejo kiu nomiĝas Oblazy. Norde ĝi najbaras kun vilaĝo Zboj, sude kun vilaĝo Ulič. Snina troviĝas 34 km.
La vilaĝo estis unue menciita en 1478 en formo Kriwa. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. En 1910 loĝis en Görbeszeg 405 da homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Görbeszeg apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Uličské Krivé 288 da homoj, (234 slovakoj, 43 rutenoj).
En la vilaĝo naskiĝis hungara Ödön Szatala (botanikisto).
Parto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, la vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de ĉi nacia parko. Sur la teritorio kuŝas protektita teritorio naturrezervejo Rožok kun fagaj praarbaroj, kiu estis deklarita en la jaro 2007 kiel monda natura heredaĵo.