Universitato de Neŭŝatelo

Universitato de Neŭŝatelo
publika universitato
comprehensive university (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1838
fondinto(j) Frederiko Vilhelmo la 3-a vd
Situo
Geografia situo CH1903: 561972 / 204878 (mapo)46.993876.93869Koordinatoj: 46° 59′ 38″ N, 6° 56′ 19″ O; CH1903: 561972 / 204878 (mapo)
lando Svislando
adreso Avenue du Premier-Mars 26
Nombroj
nombro de studentoj 4 282 vd (stato: 2016)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Neŭŝatelo (Svislando)
Universitato de Neŭŝatelo (Svislando)
DEC
Map
Universitato de Neŭŝatelo
vdr
Rigardo al la urbo kaj lago de Neŭŝatelo (la konstruaĵoj de la universitato rekoneblas dekstre en la bildo)

La Universitato de Neŭŝatelo estis oficiale fondita en la jaro 1909. En la universitato en la jaro 2007 studis proksimume 3'600 lernantoj kaj laboris 587 akademiaj kunlaborantoj de inter ili 117 ordaj profesoroj.

La historiaj radikoj de la Universitato de Neŭŝatelo reiras al akademio, kiun fondis en 1838 Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio, kiu tiam estis la princo de Neŭŝatelo. La akademio estis fermita en la jara 1848 per la granda konsilantaro kaj remalfermita en la jaro 1866. En 1909 ĝi estis transformita al universitato.

Fakultatoj

[redakti | redakti fonton]

La universitato de Neŭŝatelo disponas pri kvin fakultatoj. Nome la falkultato pri literaturo kaj homaj sciencoj, la fakultato pri natursciencoj, la fakultato pri juro, la fakultato pri teologio kaj la fakultato pri ekonomiaj sciencoj. Kun proksimume 1400 studantoj la fakultato pri literaturo kaj homaj sciencoj estas la plej granda fakultato de la universitato.

Esperanto en la Universitato de Neŭŝatelo

[redakti | redakti fonton]

De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazos en la Aula des Jeunes-Rives de la Universitato de Neŭŝatelo kaj en CDELI en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, organizita de ILEI.

Famaj personecoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Universitato de Neŭŝatelo inter aliaj doktoriĝis Jean Piaget, Alain Berset (angla lingvo), kaj Pierre Bovet kaj instruis Edmond Privat kaj Max Petitpierre (juro).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]