Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Grigorij Rasputin. |
Valentin Grigorjeviĉ Rasputin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Валентин Распутин | |||||
Naskiĝo | la 15-an de marto 1937 en vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, RSFSR, Sovetunio | ||||
Morto | la 14-an de marto 2015 en Moskvo, Rusio | ||||
Etno | ruso | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio, Rusio | ||||
Alma mater | Irkutska ŝtata universitato | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Svetlana Rasputina | ||||
Infanoj | Maria Rasputina | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto, publicisto, aktivulo | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo kaj politiko vd | ||||
Aktiva dum | 1966—2013 | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | vilaĝa prozo | ||||
Verkoj | Adiaŭo al Matjora, Mono por Maria, Flugo al la arbaroj, Adiaŭo al Matjora, La lasta termino, La fajro | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valentin Grigorjeviĉ Rasputin (rusa: Валентин Григорьевич Распутин) (la 15-an de marto 1937, vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, Sovetunio — la 14-an de marto 2015, Moskvo, Rusio) estis rusa verkisto kaj medioaktivisto.
Li estas konsiderata unu el la plej gravaj rusaj (siberiaj) verkistoj de la 1970-aj jaroj kaj ekde la sama tempo ankaŭ ekologiisto[1] kiu engaĝiĝis en la protekton de la lago Bajkalo [2].
En la 1990-aj jaroj li subtenis la opozicion kontraŭ la reformoj de Boris Jelcin, subskribante interalie la manifeston "Vorto al la popolo", kritikanta la perestrojkon kaj postajn reformojn.
En 1993, la asteroido 4537 Valgrirasp estis nomita honore al li [3].
Rasputin estas verkisto kiu montras la rusan (siberian) kamparanon preskaŭ netuŝitan de la moderna civilizacio, kun lia konscio pri tradicio kaj proksimaj ligoj al la naturo. Tipa por Rasputin estas lia romano Adiaŭo de Matjora (1976), pri vilaĝo kiu devas malaperi por la konstruo de akvobaraĵo, per kiu Rasputin volas pruvi ke la materiisma mondkoncepto malsukcesis.
Mono por Maria, romano, 1967
Flugo al la arbaroj, romano, 1974
Adiaŭo al Matjora, romano, 1976
La lasta termino, romano, 1984
La fajro, rakonto, 1989
Vasili kaj Vasilisa, rakonto, 1991
La juna virino kaj la rivero de la granda arbaro, infanlibro, 2000
En 1988 li ricevis la Global 500 Award de la Medioprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNEP)
Menciindas ankaŭ jenaj premioj: