Valgerður Sverrisdóttir (naskiĝinta la 23-an de marto 1950) estas islanda politikisto, kiu havis la postenojn de diversaj ministroj. En 2008-2009 ŝi estis mallongtempa partiestro de la Progrespartio. Ŝi estas parlamentano ekde 1987. En februaro 2009 ŝi anoncis ke ŝi kandidatiĝos en la parlamentelektado en printempo 2009.