Vasilij Eroŝenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1890 en Obuĥovka (belgoroda provinco) |
Morto | 23-an de decembro 1952 (62-jaraĝa) en Obuĥovka (belgoroda provinco) |
Lingvoj | Esperanto • japana • rusa • ĉina • birma • turkmena • angla • germana • pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | poeto universitata instruisto muzikisto tradukisto verkisto esperantisto pedagogo |
Vasilij Jakovlevich EROŜENKO (ruse Василий Яковлевич Ерошенко, ukraine Василь Якович Єрошенко) naskiĝis la 12-an de januaro 1890 en Obuĥovka, Rusio, kaj mortis la 23-an de decembro 1952.[1] Li estis blinda anarkiista [mankas fonto] verkisto, poeto[2], tradukisto, lingvisto, instruisto kaj Esperantisto. Kvankam li estis blinda, li danke al Esperanto kapablis vojaĝi al Japanio kie li studis masaĝo-terapion kaj verkis japane kaj al Ĉinio kie li instruis la rusan literaturon. En lia hejmlando (Rusa Imperio) li longe restis nekonata.
Li fariĝis blinda ekde la 4-a jaraĝo. Kiam li estis 9-jara li eniris en blindula lernejo en Moskvo. Li esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910 kiam li estis ĉirkaŭ 20-jarulo. Helpe de lia scio de Esperanto li en 1912 entreprenis sian unuan vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj. Poste li daŭrigis vojaĝi helpe de Esperanto.
En Eroŝenko venis en Japanion. En Tokio lin renkontis Nakamura Kijoo — ano de Imperiestra Scienca Akademio kaj esperantisto.[4] Vasilij ekloĝis en familio de Nakamura. Krome li helpis al Vasilij lernantiĝi en Tokia lernejo de blindaj masaĝistoj. Tie li studis la arton de masaĝo. Li eksciis, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per la metio de masaĝisto[1], unu el la tradiciaj laborpostenoj por blinduloj. En Japanio li ankaŭ instruis Esperanton inter la blindaj studentoj.
En Japanio li proksimiĝis al kelkaj famaj literaturistoj, ĵurnalistoj, revoluciistoj. Japana dramisto Akita Udzjaku estis lia amiko. Li ellernis la japanan kaj poste publikis en japanaj gazetoj siajn fabelojn kaj eseojn. Rezulte de renkontiĝo kun Agnes Aleksander li ekinteresiĝis pri Bahaa Kredo kaj estis la unua, kiu tradukis la libron «Kaŝitaj Vortoj» de Bahá'u'lláh en Esperanton.
En 1916 li vojaĝis en Tajlandon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Baraton (Hindio), li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. Dum somero 1919 li forkuris el Barato kaj tra Ŝanhajo denove alvenis en Japanio.
Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.
La unuan de majo 1921 pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li iris al Ĉinio kaj dum 1922 lekciis pri la rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.
En 1923 Eroŝenko formigris el Ĉinujo kaj restis en eŭropaj landoj, kaj en 1924 li venis en Moskvon.
En 1929—1930 li vojaĝis al Ĉukotko; en 1935 li laboris en Niĵnij Novgorod kaj Moskvo.
En 1935 li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenio apud la urbo Mari, kie li restis ĝis 1945.
En 1946—1948 li laboris kiel instruisto de la moskva lernejo por blindaj infanoj.
En 1949-1951 li loĝis kaj laboris en Taŝkento.
En 1952 li translokiĝis al Obuĥovka kaj laboris pri sia lasta libro.
La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj en neklaraj cirkonstancoj.
Originalaj verkoj:
kaj volumetoj de Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko sub redakto de Mine Yositaka:
Lia verko El Vivo de Ĉukĉoj estas legebla en la Vikifontaro.
En 1923 ĉe la UK en Nurnbergo li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto deklaminte sian originalan poemon «Ciganino».
Por bibliografio de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon ru:Ерошенко, Василий Яковлевич.
Pri Rakontoj de Velkinta Folio
|
Trovu « Vasilij Eroŝenko » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eroŝenko Vasilij, ruso.
Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de E.. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por blinduloj. En printempo 1915 Eroŝenko venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1-an de majo 1921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio Eroŝenko estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj. El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:
En 1923 ĉe la UK en Nürnberg li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de E. deklaminte sian originalan poemon "Ciganino". La verkoj de Eroŝenko ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo. |