Vatin, serbe Ватин, germane Wattin, hungare Versecvát [verŝecvAt] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec.
Vatin situas proksime de la rumana landlimo, rivero Moravica kaj aŭtovojo E70.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Sekvis dominado de romianoj, hungaroj, turkoj. Poste la loko estis senhoma. Ĝis Traktato de Trianon Versecvát apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vatin 250 homoj, (133 serboj (53 %), 67 hungaroj (27%), 12 jugoslavianoj, 10 rumanoj, 5 germanoj kaj aliaj).