Vidjapati | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1352 en Bisfi Vidyapati Dih |
Morto | 1-an de januaro 1448 (96-jaraĝa) en Vidyapati Nagar |
Lingvoj | maitila • sanskrito |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto ![]() |
Vidjapati aŭ Vidyapati (ĉirkaŭ 1380 – 1460), konata ankaŭ per la kromnomo Maitil Kavi Kokil (kukolo-poeto de Maitila), estis Maitila kaj Sanskrita plurfaka poeto kaj sanktulo, dramaturgo, komponisto, biografo,[1] filozofo,[2] jur-teoriulo,[3] verkisto, kortegano kaj reĝa pastro.[4]
Li estis adoranto de Ŝivo, sed ankaŭ verkis amkantojn kaj religiajn Viŝnuismajn kantojn.[5] Li scipovis Sanskriton, Prakriton, Apabhramsha kaj Maitilan.[5]
La influo de Vidjapati ne limiĝis al Maitila kaj Sanskrita literaturoj, sed male ĝi etendiĝis al aliaj orienthindiaj literaturaj tradicioj.[4] La lingvaĵo en la tempo de Vidjapati, la prakrito-derivita malfrua Abahattha, ĵus ektransiris al fruaj versioj de orienta lingvo kiel Maitila. Tiel, la influo de Vidjapati por la farado de tiuj lingvoj estis priskribita kiel "simila al tiu de Dante en Italio kaj Chaucer en Anglio".[6] Li estis nomita la "Patro de Bengala literaturo".[6]
Rabindranath Tagore kompletigis serion de gravaj verkoj ĉirkaŭ 1877, unu el ili longa poemo en la Maitila stilo de Vidjapati. Kiel ŝerco, li asertis, ke tiuj estis la perditaj verkoj de ĵus malkovrita poeto de la 17-a jarcento de Viŝnuismo nome Bhānusiṃha.[7] Regionaj fakuloj ja akceptis ilin kiel la perditaj verkoj de la fikcia poeto.[8]