Viktor Madarász | |
---|---|
Memportreto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1830 en Štítnik |
Morto | 10-an de januaro 1917 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 19-1-34 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | András Madarász (mul) |
Infano | Adelina Katona Madarasz (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Viktor MADARÁSZ [madarAs], hungare Madarász Viktor estis hungara pentristo.
Viktor Madarász naskiĝis la 14-an de decembro 1830 en Csetnek (nun Štítnik, Slovakio), li mortis la 10-an de januaro 1917 en Budapeŝto.
Li frekventis lernejojn por esti juristo. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, kiel leŭtenanto. Poste li okupiĝis ankaŭ pri pentrado en Pécs, poste li studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1853-1855). Ekde 1855 liaj pentraĵoj estis videblaj. Poste li lernis en Parizo kaj tie li pentris pentraĵojn pri la hungara historio. En 1861 lia pentraĵo estis premiita. En 1870 li hejmenvenis, sed en Hungario li ricevis malbonajn kritikojn, tial li rezignis pri la pentrado. Li mortis forgesita homo.