Vișeu de Sus [viŝeu de sus] (hungare: Felsővisó [felŝoviŝo], germane: Oberwischau) estas urbo en la distrikto Maramureș en Rumanio, sur la sudokcidenta parto de la Montaro de Maramureș en la valo de Vișeu, sudokcidente de Sighetu Marmației. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Vișeu de Mijloc.
Ĝia unua skriba mencio estis en 1365. Ĝi estis rumana vilaĝo. La germanoj kaj judoj koloniis je la dua parto de la 18-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros).