Vyšní Lhoty (pole Ligota Górna, germane Ober Ellgoth) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 884 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Komorní Lhotka, Nižní Lhoty, Dobratice, Raškovice, Pražmo kaj Morávka.
La unua mencio pri la municipo devenas el la jaro 1305, sed ĝi verŝajne estiĝis jam antaŭ la jaro 1292, ĉar el tiu ĉi jaro devenas dokumento, kie estas indikita Pašek el Warmunthovicz, kaj precize tiel sonas la nomo de domaro menciita en la jaro 1305. Laŭ aŭstria popolnombrado Vyšní Lhoty havis 1 145 loĝantojn.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 263 |
---|
1880 | 1 304 |
---|
1890 | 1 216 |
---|
1900 | 1 203 |
---|
1910 | 1 145 |
---|
1921 | 1 035 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 055 |
---|
1950 | 984 |
---|
1961 | 981 |
---|
1970 | 906 |
---|
1980 | 806 |
---|
1991 | 686 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 737 |
---|
2011 | 811 |
---|
2014 | 838 |
---|
2016 | 847 |
---|
2017 | 856 |
---|
2018 | 858 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 858 |
---|
2020 | 860 |
---|
2021 | 841 |
---|
2022 | 860 |
---|
2023 | 994 |
---|
2024 | 884 |
---|
En Vyšní Lhoty troviĝis kaptiga rifuĝejo de Ministerio de enlando de Ĉeĥio. La rifuĝejo havas areon proksimume 75 000 m².
- Preĝejo de sankta Antonio de Padovo el la jaro 1640 sub monto de Malá Prašivá
- Statuo de sankta Antonio
- Sonorilejo kun kapelo ĉe Stříž
-
Vyšní Lhoty
-
Vyšní Lhoty
-
Vyšní Lhoty
-
Vyšní Lhoty
-
Vyšní Lhoty