Vásárosnamény | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (1978–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Departemento | Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Poŝtkodo | 4800 | ||
Telefonkodo | 45 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 895 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 120 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 8′ N, 22° 19′ O (mapo)48.12666666666722.318333333333Koordinatoj: 48° 8′ N, 22° 19′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 65,66 km² (6 566 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vásárosnamény [+] | |||
Vásárosnamény [vAŝAroŝnamEnj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Vásárosnamény, kies sidejo ĝi estas.
Vásárosnamény situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Nyíregyháza-Beregszász, laŭ fervojo Debrecen-Mátészalka-Záhony, 60 km nordoriente de Nyíregyháza, 20 km okcidente de la ukrainia limo, sur ambaŭ bordoj de la Tiso. Rande de la urbo alfluas la Tison la riveroj Crasna kaj Somesul.
La urbo estas centro de la pomo kaj tabakkultiva regiono, grava trapasejo trans Tiso. Ĝi estas urbo ekde 1979, kiam oni alligis komunumojn Vitka kaj Gergelyiugornya.
La urbo estas ŝatata ripozloko dum somero (tendumado ĉe la Tiso, baniĝo en la rivero).
La loko estis menciita en 1214, ĝi havas la rangon kampara urbo ekde 1494. En evoluo de la komunumo gravis ĉiam la trafiko. Vásárosnamény havis jam rajton je pramo en la 14-a jarcento. Ligna ponto ekfunkciis en 1849, la unua feroponto estis konstruita en 1886, sed tiun eksplodigis la retiriĝantaj germanoj en 1919. La hodiaŭa ponto funkcias ekde 1949. La komunumo estis distriktejo ĝis malfaro de distriktoj.
La urbo estis la finstacio de la vaporŝipado kaj grava poŝt-voja stacio ekde 1852, tra Debrecen al Galicio. Ĝin interligas ekde 1905 fervoja linio al Nyíregyháza.
Gravaj industriaj branĉoj de la urbo
Vásáros | Vásárosbéc | Vásárosdombó |
Vásárosfalu | Vásárosmiske | Vásárosnamény |
Vásártelke |