Vép | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ![]() | |
Flago | Blazono | |
Hungaria urbo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 14′ N, 16° 43′ O (mapo)47.22748888888916.719280555556Koordinatoj: 47° 14′ N, 16° 43′ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 32,89 km² (3 289 ha) [+] | |
Areo | 33 km² (3 300 ha) | |
Loĝantaro | 3 322 | |
Denseco | 100,67 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 9751 | |
Telefona antaŭkodo | 94 | |
![]() |
||
Vép | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Vép estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. La loknomo vepr slave signifas: vepro.
Vép troviĝas en proksimeco de Szombathely, kies distanco al Vép estas 8 km.
Ĉi tie oni trovis objektojn el la ferepoko, loĝis ĉi tie romianoj, poste slavoj. En 1217 Vép ricevis la rangon reĝa bieno kaj kampurbo. En 1615 fortikaĵo-kastelo aŭ burgo konstruiĝis. En 1695 tie okazis nupto de generalo Nikolao Bercsényi. En 1726 katolika preĝejo konstruiĝis. En 1809 tie kolektiĝis por la lasta okazo la hungara nobela armeo. La armeo malvenkis en Győr kontraŭ Napoleono. La komunumo perdis la rangon kampurbo en 1924, sed baldaŭe iĝis grandvilaĝo, fine en 2009 urbo. En la trakonstruita kastelo lernejo funkcias, apude arboreto troviĝas.
En Vép mortis politikisto Sándor Lajos Erdődy.