Wilhelm Haarmann (1847-1931) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Germana kemiisto kiu sintezis la vanilinon
| |||||
Persona informo | |||||
Wilhelm Haarmann | |||||
Naskonomo | Gustav Ludwig Friedrich Wilhelm Haarmann | ||||
Naskiĝo | 24-a de majo 1847 en Holzminden, ![]() | ||||
Morto | 6-a de marto 1931 en Höxter, ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen , Universitato de Berlino | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | August von Hofmann vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustav Ludwig Friedrich Wilhelm Haarmann (1847-1931) estis germana kemiisto kaj esploristo, kiu, kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), sintezis la vanilinon en 1874 el la koniferino kaj el la eŭgenolo en 1876. La du partneroj, kune kun Karl Ludwig Reimer fondis la kemian entreprenon "Haarman & Reimer" kiu unue produktis vanilinon industriskale.
Komencinte en 1866, Haarmann studis en la "Minakademio de Clausthal", nuna teknologia universitato Clausthal, kaj pli malfrue li eniris en la universitato de Göttingen. En 1869 li konatiĝis kun August von Hofmann (1818-1892) en la Universitato de Berlino.
En 1872 li ricevis sian diplomon pri doktoriĝo en Göttingen. Kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), Wilhelm Haarmann fondis, en 1875, la fabriko pri vanilino ekde la "koniferino". La Reakcio de Reimer-Tiemann malkovrita de Karl Ludwig Reimer malfermis alternativan vojon por la produktado de vanilino, kaj Reimer kuniĝis al la kompanio kiu ekde tiam eknomiĝis "Haarmann & Reimer".
En 1891, Tiemann disvolvis procezon por transformado de eŭgenolo en izoeŭgenolon kun sekva produktado de la vanilino per malalta produktadokosto. En 1893, Harmann registris patenton por la manufakturo de la "ionono"[1], substanco uzata en parfumfabrikado kun odoro je violo. La entrepreno estis aĉetita de Bayer AG, en 1953, kaj en 2003 ĝi fariĝis sendependa sub la nomo "Symrise".