Zain Al Rafeea | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 2004 (20-jaraĝa) en Daraa |
Lingvoj | araba • norvega |
Ŝtataneco | Norvegio ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Zain Al Rafeea (arabe زين الرافعي, naskita la 10-an de oktobro 2004, do nun 20-jara)[1] estas devene siria infana aktoro, kiu ekde la 13-a vivjaro vivas en Norvegio. Li estas plej konata pro sia ĉefrolo en la libana filmo Kapernaum, filmita kun la 12-jarulo en 2017 kaj publikigita en 2018, kiu gajnis la ĵuriopremion ĉe la Festivalo de Cannes de 2018.
Al Rafeea naskiĝis en Daraa, Sirio, en oktobro 2004 antaŭ ol lia familio translokiĝis al Libano en 2012 - tiam li estis 7-jara. Rifuĝinto de la Siria enlanda milito, li kreskis en la ladurboj de Bejruto kun siaj gepatroj. Li estis 12-jara kaj analfabeta dum la produktado de Kapernaum en 2017, kaj ne estis trejnita kiel aktoro. En julio 2018, 13-jara, li kun la familio povis translokiĝi al Norvegio.
En novembro 2018, la filmreĝisoro Nadine Labaki raportis pri la ŝanĝita situacio de Zain:
![]() |
|
Zain Al Rafeea komencis frekventi lernejon en Hammerfest.
Por Kapernaum, Al Rafeea estis nomumita por la Azia-Pacifika Filmpremio por plej bona aktoro. Li ankaŭ gajnis premion de plej bona aktoro ĉe la Internacia Filmfestivalo de Antalya en 2018. Artikolo en la usona gazeto The New York Times nomis lian kiel unu el la plej bonaj prezentoj de 2018, kun raportisto Wesley Morris skribante, "Ĉiufoje, vi forlasas filmon vidinte prezenton kiu mokas ĉiujn aliajn aktoradojn kiuj venis antaŭ ĝi".[3] James Verniere de la gazeto Boston Herald komparis lian aktoradon de knabo en socie malfacila situacio al la literatura rolo Oliver Twist.