Zmitrok Bjadulja | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Самуіл Яфімавіч Плаўнік | |||||
Naskonomo | שמואל בן חיים פּלאַווניק | ||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1886 en Pasadziec | ||||
Morto | 3-an de novembro 1941 (55-jaraĝa) en Oralo | ||||
Tombo | Eastern Cemetery (en) ![]() Oralo (1941–2020) ![]() | ||||
Lingvoj | jido • belorusa • rusa • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Belorusa Soveta Socialisma Respubliko Belorusa Popola Respubliko Sovetunio ![]() | ||||
Partio | vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ясакар • Саша Пл-ік • Змітро Бядуля • Сымон Пустэльнік • Іскра • Святагор • Ярыла Чырвоны vd | ||||
Okupo | tradukisto verkisto de porinfana literaturo poeto verkisto publikigisto ![]() | ||||
Laborkampo | Fikcia literaturo, opinia ĵurnalismo kaj poezio ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zmitrok Bjadulja (beloruse Зміток Бядуля): vera nomo estas Samuelo Plaŭnik (beloruse - Самуіл Плаўнік) (23-an de marto 1886, vilaĝo Pasadzec apud Lahojsk (en nuntempa Minska regiono) - 3-an de novembro 1941 apud Uralsk, Rusio), estis belorusa poeto kaj prozisto.
Naskiĝis en malriĉa juda familio. Lia patro estis rentisto, eta vendisto, amis muzikon - ludis violonon. Avo, sola en urbeto forĝisto, havis propran bibliotekon. La knabo lernis en komenca hebrea lernejo - ĥedero, poste en lernejo por rabenoj - jeŝivao. Scipovis hebrean, jidan, germanan, belorusan, rusan kaj iom polan lingvojn. Iomtempe laboris kiel hejma instruisto de hebrea lingvo. Jam infanaĝe Zmitrok Bjadulja verkis hebrelingvajn versojn, sed kiel lia debuto en literaturo nomas la jaro 1907, kiam li komencis verki ruslingvajn versojn, kaj sendi ĝin en ĉefurbajn ĵurnalojn. Tie versojn oni laŭdis sed ne presis. Unua beloruslingva verko de komencanta aŭtoro estis presita en gazeto "Nia Kampo". Fruaj verkoj de la poeto havas influon de simbolismo.
En la jaro 1912 Bjadulja translokiĝis en Vilno kie li laboris en forstista entrepreno, poste, en redakcio de "Nia Kampo" kune kun Janka Kupala. Rakontoj verkitaj tiatempe iĝis klasikaĵoj en belorusa literaturo. Somere 1915 li forveturis el Vilno, kaj enloĝiĝis en Minsko kie oficis en belorusa komitato pri rifuĝintoj. Post Oktobra revolucio kelkaŭ jaroj laboris en diversaj gazetoj. En la jaro 1926 komencis labori en Instituto pri belorusa kulturo, redaktis ĵurnalo pri regiona geografio kaj folkloro "Nia lando". Membris en Literatura Unio "Junularo", poste en Literatura unio "Altaĵo".
En komenco de Granda Patriota milito estis evakuita el Belorusio. Membro de Verkista unio de USSR de 1934.
Unua presita verko - beloruslingva "Kantas noktazilistoj" (1912). Dum 1911-1912 estis presitaj ruslingvaj versoj en ĵurnaloj de Sankt-Peterburg kaj Vilno. En la jaro 1913 estis eldonita lirika verkaro "Bildetoj".
Post revolucio estis eldonitaj versaroj "Sub patrolanda ĉielo" (1922), "Poemoj" (1927) prozaj verkaroj "Rakontoj" (1926), "Elektitaj rakontoj" (1926), "Tanzilia" (1927), "Delegitino" (1928), "Tri fingroj" (1930), "Eksterordinaraj historioj" (1931), "Sur trapasitaj vojoj" (1940), noveloj "Najtingalo" (1928) (estis filmita kaj surscenigita en la jaro 1937, samnoma baleto en 1939), "Alproksimiĝo" (1935), "En praarbaregoj" (1939), duvoluma romano "Jazep Kruŝinski" (1929-1932), "Elektitaj verkoj"(1934), verkis fabelojn kaj versojn por infanoj, ekzemple fabelo "Ora tabakujo" fondita sut folklora fabelo pri tio, kiel kamparulo malliberogis Morton, esploro "Kredo, servuto kaj libero en belorusaj popolaj fabeloj kaj kantoj" (1924), libro de eseoj "Deko" (1930).
Кульбянкова І. М. Змітрок Бядуля пра нацыянальнае адраджэне: (на прыкладзе невядомых і малавядомых твораў) / І. М. Кульбянкова //Беларусскае Асветніцтва: вопыт тысячагоддзя: Матэрыялы Міжнароднага кангрэса (Мінск, 20-21 кастрычніка 1998 г.). Мінск, 1998. Кн. 2. С. 32-34.