Zoltán Gál | |
---|---|
Zoltán Gál en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1940 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1964) Miklós Zrínyi National Defense University (en) (–1981) |
Okupo | |
Okupo | politikisto instruisto juristo |
Zoltán GÁL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál Zoltán estas hungara politikisto, ministro, parlamentano.
Zoltán Gál [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1940 en Budapeŝto.
Zoltán Gál abiturientis en 1959 en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li akiris juran diplomon en 1964. Li tuj aliĝis al la sindikatoj kaj al la komunistoj. Komence li havis sindikatan postenon, poste li instruis en la politika altlernejo. En la 1970-aj jaroj li ricevis jam pli signifajn partiajn postenojn, fine li plulernis en akademio. En 1987 li estis nomumita subministro pri enlandaj aferoj, samtempe li atingis la instruan rangon titulara docento. En 1990 li estis ministro kelkajn monatojn. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2010.