Zoltán Meszlényi (episkopo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1892 en Hatvan |
Morto | 4-an de marto 1951 (59-jaraĝa) en Kistarcsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato - filozofio (–1912) Pontifika Gregoria Universitato - teologio (–1913) |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1937–) katolika sacerdoto (1915–1951) |
Zoltán Meszlényi [meslEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Meszlényi Zoltán Lajos, estis hungara pastro, episkopo, beatulo.
Zoltán Meszlényi[1][2] naskiĝis la 2-an de januaro 1892 en Hatvan, li mortis la 4-an de marto 1951 en Kistarcsa.
Zoltán Meszlényi maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom en 1909, poste li akiris filozofian en 1912, teologian diplomojn en 1913 en Pontifika Gregoria Universitato. Post la diplomo li studis en Innsbruck, kie li pastriĝis en 1915. Hejmenveninta li ricevis taskojn kun postenoj en la primasa oficejo en Esztergom. En 1931 li estis altigita kanoniko, post 6 jaroj titulara episkopo, ekde 1940 li instruis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1950 la komunistoj arestis lin, post jaro li mortis en malliberejo. En 1966 li estis reentombigita en Primasa baziliko de Esztergom. Li beatiĝis en 2009.