Zsolt Baranyai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1948 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de aprilo 1978 (30-jaraĝa) |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Fazekas Mihály Gimnázium (–1966) Universitato Eötvös Loránd (–1972) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto muzikisto |
Zsolt Baranyai [ĵolt baranjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baranyai Zsolt, estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto, bekflutisto. Liaj gepatroj estis Gyula Baranyai kaj Éva Bónis.
Zsolt Baranyai[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1948 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de aprilo 1978 (laŭ alia informo en la 6-an) en Budapeŝto (laŭ alia informo en Szekszárd).
Zsolt Baranyai maturiĝis en gimnazio en 1966, poste li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1972, post 3 jaroj li doktoriĝis samloke. Inter 1972-1974 li havis stipendion, poste li estis asistanto ĝis sia neatendita morto en la universitato. Li mortis pro aŭtoakcidento. Li traktis kombinatorikon, la teorion de hipergrafoj kaj serĉteorion. Li solvis la en:Baranyai's theorem. Postmorte li estis akceptita kandidato de la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 3 premiojn inter 1972-1975.